Uzanto:Ninov
| |||||||||
Mia nomo estas Nino Vessella.
Mi vivas en Latina, (Italujo, mi esperas ke en mia paĝo mi rajtas uzi la zamenhofan formon!), proksime de Romo.
Mia fako estas la sŭahila lingvo (mi esperas, denove, ke en mia paĝo mi rajtas ne uzi la abomenindan formon svahila!!).
Mi ne ŝatas multe kunlabori ĉi tie ĉar la regantoj postulas uzon de -i- anstataŭ la zamenhofa -uj- kaj ili tute kontraŭas la uzon de la vorto sŭahila, malgraŭ oni povas trovi, eĉ ĉe Zamenhof, la diftongon ŭa (cetere la de ili prefereta formo ofendas miajn orelojn).
Kial do mi estas ĉi tie? Ĉar mi kontribuis anonime al kelkaj artikoloj (ekz. bao).
Miaj retejoj[redakti | redakti fonton]
www.vessella.it estas mia persona retejo.
www.swahili.it paĝoj pri la sŭahila lingvo.
www.lernado.it paĝoj kun esperantaĵoj: reta kurso, vortaro, ktp.
www.changamano.org retejo de la Asocio Changamano.