Usona revo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Usona Revo)
Por multaj enmigirntoj, la Statuo de Libereco estis la unuaĵo kiun ili vidis alveninte en Usono. Ĝi estas simbolo de Usono kaj de la Usona Revo.

Ĝenerale, la Usona revo (konata en la plimulto de la lingvoj kiel amerika revo) estas difinebla kiel la egaleco de oportunoj kaj libereco kiu ebligas ke ĉiuj civitanoj de Usono atingu siajn celojn en la vivo nur per la penado kaj determino.

Hodiaŭ, ĉi tiu ideo unuafoje uzita en 1931 de la usona historiisto James Truslow Adams, aludas al tio ke la prospereco dependas de la lerteco kaj laboro de individuoj, ne en la senco de socia hierarkio, kvankam la signifo de la frazo evoluis dum la historio de Usono.

Por kelkaj, ĝi estas la oportuno havi pli da riĉeco ol tiu kiun ili povus akiri en siaj devenlandoj; por aliaj estas la oportuneco por siaj gefiloj kresku kun bona edukado kaj bona laboro, kaj laste, kelkaj vidas en ĝi la eblon esti unuopulo sen limigoj pro raso, socia klaso, religio, ktp.

Dum la termino estas ofte ligita al la enmigrado en Usono, la denaskaj usonanoj ankaŭ uzas ĝin kun la signifo "serĉado de revo" aŭ "vivante la usonan revon".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]