Usono en la Somera Olimpiko 1904

El Vikipedio, la libera enciklopedio
afiŝo
Usono en la Olimpikoj

Flago de Usono
IOK-kodo  USA
NOK Usona Olimpika Komitato
(United States Olympic Committee)
Retejowww.teamusa.org
Somera Olimpiko 1904 en Sankta Luiso
530 sportistoj en 16 disciplinoj (fakoj)
Medaloj
Rango: #1
oro
76
arĝento
78
bronzo
77
sumo
231
Olimpika historio (detaloj)
Someraj Olimpikoj
1896 · 1900 · 1904 · 1908 · 1912 · 1920 · 1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
Vintraj Olimpikoj
1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
vdr

La usona teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1904 en Sankta Luiso, la tria olimpiko de la moderna epoko, havis rekordajn 530 sportistojn. Ili partoprenis en 16 fakoj. La sportistoj atingis 76 orajn, 78 arĝentajn kaj 77 bronzajn medalojn. Sume la teamanoj en la Olimpiko senkonkurence havis la 1-an rangon.

Streĉiĝoj kaŭzitaj de la Rusa-Japana Milito kaj malfacilaĵoj en vojaĝado al Sankta Luiso rezultigis tre malmultajn altklasajn atletojn de ekster Usono kaj Kanado partoprenantaj en la olimpiko de 1904. Nur 62 el la 651 atletoj kiuj konkuris venis de ekster Nordameriko, kaj nur inter 12 kaj 15 nacioj estis reprezentitaj entute: malfacilas eĉ klare difini ŝtatanecojn de iuj sportistoj, ĉar multaj neusonanoj estis novalvenintaj enmigrintoj en Usonon, parte post malmultaj jaroj da laborado en Usono post la olimpiko revenis al siaj originaj landoj, sed en unuaj statistikoj pro la momenta aparteno al usona sporta klubo konsideriĝis kiel usonanoj. Aliflanke tamen ankaŭ iuj usonanoj pro familiaj radikoj en alia lando aŭ pro simpla simpatio al tiu lando neserioze nomis sin ano de tiu lando. Kelkaj okazaĵoj poste kombinis la usonan nacian ĉampionecon kun la olimpika ĉampioneco. La nuna tri-medala formato de oro, arĝento kaj bronzo por unua, dua kaj tria loko estis lanĉita ĉe la olimpiko de 1904.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

komence de la maratono, krom unu greko nur usonanoj - la posta venkinto Thomas Hicks havas la numeron 20