Ussuri

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ussuri (Wusuli Jiang) estas alfluanto de la Amuro, formante limon inter Rusio kaj Ĉinio kaj fluante norden.

Ussuri

Ĝi estiĝas per kunfluo de la riveroj Ulahe kaj Arsenevka, fontantaj en la montaro Sihote-Alin. Ĝi longas - ekde fonto de la Ulahe - 910 km, la akvokolekta areo estas 187.000 km2. La Ussuri alfluas la Amuron ĉe proksimo de Ĥabarovsk.

La limregiono apud la rivero estis objekto de disputo inter la Sovetunio kaj Ĉinio en la 1960-aj jaroj kaj kiu pintiĝis en armila konflikto en 1969. Oni reguligis la ŝipadon en 1977 en interkonsenta dokumento.