Uzanto-Diskuto:217.124.176.29

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la artikoleto pri Juho Vennola intence estas skribite "traktadoj", ne "traktatadoj"... oni traktis la temon de pluaj interŝataj rilatoj, kaj iam poste la rezulto de tiu traktado estis traktato (aŭ eble armistico aŭ plua militado ktp...). Anstataŭigi la vorton "rekoni" per "agnoski" estas en ordo, kvankam mi pensas, ke oni povas uzi la vorton "rekoni" en la senco de "agnoski"... Espereble vi ne komencos anstataŭigi ĉiujn verbojn "eki" per "komenci" en vikipediaj artikoloj (aŭ inverse "komenci" per "eki") - iom da sinonimoj eĉ en Esperanto havas sian lokon...

Sincere, Aidas 09:26, 18. Okt 2009 (UTC)


Jen diskutopaĝo por iu anonima kontribuanto kiu ne jam kreis konton aŭ ne uzas ĝin. Ni tial devas uzi la nombran IP-adreson por identigi lin. La sama IP-adreso povas esti alterne uzata de pluraj uzantoj. Se vi estas anonimulo kaj preferus eviti tiajn mistrafajn komentojn kaj konfuziĝon kun aliaj anonimuloj de via retejo, bonvolu krei konton aŭ ensaluti.