Uzanto-Diskuto:80.61.233.39

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton. Mi vidas, ke vi multe kontribuis dum la pasinta monato kaj duono. Dankon pro tio. Mi do sugestas, ke vi akiru por vi konton. Estas rapide kaj senpage kaj havas kelkajn advantaĝojn - simple klaku ĉi tien. Via salutnomo povas esti preskaŭ io ajn, laŭplaĉe aŭ via reala nomo aŭ io pli anonima. Bondezire, Sok Na Men Sui Lui 13:47, 22. Dec 2006 (UTC)


koran dankon pro via kuraĝigo. Mi estas Gerrit Berveling kaj kelkfoje mi efektive uzas ian kontonomon (Gerrit), sed mi ne scias, kio estas avantaĝo en tio. kore, gerrit

La ĉefa advantaĝo de krei konton estas ke via kontonomo estos videbla en "lastaj ŝanĝoj" ktp, anstataŭ la IP-adreso, kaj ke tio permesas al aliaj vikipedianoj iom koni vin. Kiam vi redaktas sen konto, estas malpli facile tuj koni vin, ĉar numero estas malfacile memorebla, kaj do diferencigi vin de ĉiuj aliaj senkontaj uzantoj (kiuj inkluzivas la spamistojn ktp).
Krome, estas iuj teĥnikaj advantaĝoj. Jen la du, kiujn mi memoras, sed povus esti ankaŭ aliaj.
  • Vi povas alŝuti dosierojn (bildojn ktp).
  • Vi povas renomi paĝojn.
Bondezire,
Sok Na Men Sui Lui 17:49, 22. Dec 2006 (UTC)

Koran dankon; mi ĵus reredaktis la "artikolon" pri la Remonstrantoj. kore Gerrit Berveling


Bonvolu eviti kreon de duliniaj apartigiloj. Se iu vorto havas nur du signifojn, bonvolu krei artikolon jene [1] aŭ ĉe Tanga. Narvalo 08:44, 23. Dec 2006 (UTC)

renomi paĝon (advantaĝo ensaluti)[redakti fonton]

Nun mi povas doni al vi pli konkretan ekzemplon pri advantaĝo havi konton.

Kiam oni volas renomi paĝon, estas multe pli bone uzi la butonon "renomu", ĉar tio movas ankaŭ la paĝan historion; se oni renomas paĝon blankigante ĝin kaj kreante novan paĝon, la tuta antaŭa historio restas ĉe la blankigita paĝo anstataŭ kun la nova paĝo. Sed bedaŭrinde oni devis malpermesi al ne-ensalutintoj renomi paĝojn, por iom pli malfaciligi specon de vandalado kiu multe okazis en la anglalingva vikipedio -- iuj kutimis renomi paĝojn al stultaj titoloj, foje amase kaj rapide.

Mia konkreta ekzemplo de tio estas fakte via lastatempa laboro apartigi Hiperbolo -> Hiperbolo (matematiko) / Hiperbolo (stilfiguro). Ĝi estas iomete pli komplika ol simpla renomo, sed ne tiom; mi klarigos...

Laŭ la metodo kiun vi devis uzi kiel neensalutinto (redaktoj: [2], [3]), la historio de Hiperbolo enhavas la utilan informon pri Hiperbolo (matematiko), kaj la historio de tiu paĝo montras nur ke vi ĵus kreis novan paĝon.

Uzante anstataŭe la butonon "renomu", oni povus renomi Hiperbolo al Hiperbolo (matematiko), kiu konservus la historion kun la nova paĝo. Unue, tio kreus ankaŭ alidirektilon kun la malnova titolo Hiperbolo, do se vi vizitus la paĝon Hiperbolo, vi alvenus ĉe Hiperbolo (matematiko) kun mesaĝeto "(Alidirektita el Hiperbolo)" super la artikolo. Klakante al la ligilo Hiperbolo (en tiu mesaĝeto), vi alvenus ĉe la alidirektilo mem, kiun vi povus redakti, kaj tiam ŝanĝi ĝin por igi ĝin apartigilo.

Bondezire, Sok Na Men Sui Lui 09:07, 23. Dec 2006 (UTC)


Estimataj s-roj Narvalo kaj Sok Na Men Sui Lui,

Dankon pro viaj reagoj.

  • Koncerne la klarigon de s-ro (supozeble ?) Sok: mi vidas, ke estas vere preferinde ne plu agi tiel: ĉar pri tiu perdo de "historio ktp" mi tute ne pensis. Kion fari konkrete? Ĉu mi refaru / riparu tion? Aŭ ĉu mi povas lasi ĝin?
  • Koncerne la peton de s-ro Narvalo: mi bedaŭrinde ne vere povas konsenti kun via propono, ne fari duliniajn disigilojn. Laŭ mi tia disigilo estas ja multe pli klara - kaj do preferinda - ol la praktiko, pri kies intencata solvo siatempe ni interkontaktiĝis unuafoje: mi ja trafis je paĝo pri Varo (vidu tie), ĉar mi volis aldoni paĝeton pri la Romia generalo kiu estis venkita ĉe la Teŭtoburga Arbaro. Tiel mi do venis al "VARO", kaj tie mi konstatis, ke en unu sola paĝo efektive la vorton oni uzis en tri tute malsamaj sencoj - laŭ mi sufiĉe senesperige malklare. Tial mi do (sen enhave ŝanĝi ion ajn) eklaboris por disigi tion en kvar-direkta disigilo + kvar malsamaj paĝetoj pri la diversaj VARO-j, inkluzive de mia nova teksto pri la Romia generalo. Sed tiam mi estis neatendite forbarita de vi. Fakte, mi supozas ke interne de la sistemo vi tute pravis en tio, sed mi ege bedaŭras la manieron. Sed nu - solvite.

Fakte, mi ege malaprobas tiaspecajn paĝojn kiel VARO: unu paĝo kun pluraj tute malsamaj sencoj... La Romia generalo devas atendi. Laŭ mi estas multege pli klare fari disigan paĝon pri pluraj sencoj de la sama vorto - eĉ se eble provizore estas nur du signifoj - tre povas esti, ke poste aldoniĝos nova senco. Vidu ekzemple ĉe Apolonio, kie mi ĝustigis la misan formon Apolonio > Apolono kaj samtempe aldonis plurajn verajn Apoloniojn. kore salutas Gerrit Berveling

Mi apenaŭ eltrovis, ke temas pri VARRO: varo (apartigilo). Vi povas lasi mesaĝon eĉ ĉe misa diskuta paĝo. Narvalo 12:05, 23. Dec 2006 (UTC)


estimata Narval,

mi ĝoje konstatis, ke vi do efektivigis la apartigilon pri "Varo" kiun mi estis faranta siatempe. Bone. Mi nur bedaŭras, ke vi ekuzis por la Latina formo _Varro_ en Esperanto la formon _Varro_, dum _Varono_ jam estas uzata plurajn jarojn, (vidu ekzemple ĉe Antologio Latina, en la listigo de l' Unua Volumo: "Marko Terencio Varono"). Mi tien - ĉe la apartigilo "Varo" - eble ankaŭ enmetos do la Romian generalon "Varo" kiu batalis la Ĥeruskojn. kore Gerrit Berveling

Mi uzis do la originalan latinan formon, ĉar mi ne povis diveni kiu estas la konvena esperantigo. Ni jam elformis la kutimon en Vikipedio, por ke ĉe la nekutimaj, konataj nomoj ne okazas esperantigo aŭ ni kreas alidirektilon. Narvalo 13:23, 23. Dec 2006 (UTC)

Narvalo estas mia kaŝnomo. Mi estas DM de UEA. Narvalo 13:23, 23. Dec 2006 (UTC)


Estimata Narvalo,

koran dankon pro via tuja reago. Ĉar la formo _Varono_ por mi estas jam delonge kutima (ankaŭ korespondante kun Waringhien mi ĝin jam uzadis), mi nepre preferas plu uzi tiun formon. Ĉu vi povas meti plusendilon inter ambaŭ formoj? Tiam mi povos poste vidi, kion tie vi faris. Se denove iun Latinan nomon vi bezonas, eble estas bone rigardi ĉe mia Antologio Latina, kie jam estas multaj nomoj. Mi ĵus aldonis ekstran ligilon ĉe la disigilo Seneko: tre interesa tipo, kiun Seneko la pli aĝa ridindigas. Laŭ mi bela ekzemplo kiel pliampleksigi ekzistantan dividilon. kore

Gerrit Berveling

P.S. Pardonon, ĉu prefere mi skribu: Estimata Narvalo? Aŭ ĉu tio ĉi tamen jam atingis vin facile? Kore Gerrit Berveling

aldonaj komentoj[redakti fonton]

Pri hiperbolo, eble ne indas multa peno por ripari la historion. Tamen, mi daŭre invitas al vi uzi vian konton, kaj mi aldonas ĉi tie pliajn informojn pri iuj kutimoj de la retejo:

  1. Ensalutinte, vi povas subskribi viajn mesaĝojn tajpante kvar tildojn (~~~~), kaj tio aŭtomate anstataŭiĝos per via kontonomo (ligita al via vikipediista paĝo) kaj la dato, kiel vi vidas fine de miaj mesaĝoj kaj tiuj de Narvalo.
  2. Kvankam vi povas lasi mesaĝojn ĉi tie, viaj mesaĝoj estas pli certe rimarkotaj se vi lasas ilin ĉe la diskutopaĝo de la celato. Ekzemple por lasi mesaĝon por mi vi metus ĝin ĉe Vikipediista diskuto:Sok Na Men Sui Lui (ankaŭ atingebla klakante al la ligilo en mia subskribo kaj poste al 'diskuto'). Tiel, aperus por mi rimarkigon "vi havas novan mesaĝon" (kiel vi supozeble jam vidis).

Bondezire, Sok Na Men Sui Lui 00:09, 24. Dec 2006 (UTC)

"Kategorio:Latinlingvaj verkistoj" anstataŭ "Kategorio:Latina aŭtoro[redakti fonton]

Bonvolu utiligi la kategorion Kategorio:Latinlingvaj verkistoj anstataŭ la nova Kategorio:Latina aŭtoro. La dua estas mistitolaĵo. -- Yekrats 19:33, 16. Jan 2007 (UTC)


Jen diskutopaĝo por iu anonima kontribuanto kiu ne jam kreis konton aŭ ne uzas ĝin. Ni tial devas uzi la nombran IP-adreson por identigi lin. La sama IP-adreso povas esti alterne uzata de pluraj uzantoj. Se vi estas anonimulo kaj preferus eviti tiajn mistrafajn komentojn kaj konfuziĝon kun aliaj anonimuloj de via retejo, bonvolu krei konton aŭ ensaluti.