Uzanto-Diskuto:Alaudo/persona/francaprelego2

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gratulojn pro via prelegeto : vi ŝajne tre bone regas la francan. Mi korektis nur kelkajn detalojn kaj nun listigas kelkajn diskuteblajn punktojn - do ne vere erarajn - sed kiu iel aspektas strange :


  • La langue a été conçue selon un plan.[1] On appelle ces langues les langues construites.
    • La langue a été élaborée de façon planifiée. Ces langues sont appelées langues construites.
  • À cet égard, ces langues, on peut en aucun cas les qualifier de primitives.
    • À cet égard on ne peut en aucun cas qualifier ces langues de primitives.
  • Mais le dictionnaire contient bien sûr seulement les mots, qui sont utilisés le plus souvent, ...
    • Mais bien sûr le dictionnaire ne contient que les mots les plus souvent utilisés, ...
  • On n'est pas enregistré, [2]
    • On n'est pas recensé, [3]
  • Je me réjouis d'avance de vos questions. [4]
    • Je suis à votre disposition pour répondre à vos questions.

Arno Lagrange @ 05:14, 1. Jul 2008 (UTC)

Mi hodiaŭ matene haste provlegis vian prelegon antaŭ ol foriri por labori. Ĵus reveninte de mia labortago, mi kun pli da atento relegis ĝin kaj proponas reviziitan version en kiu mi funde reverkis kelkajn frazojn laŭ pli franceca stilo : ofte ripeto de vorto estas preferinda al uzo de anstataŭvorto, tio eble estas pli peza, sed tiom pli klara, precipe en parolado. Foje en la franca vortgrupkonstruo ĉirkaŭ substantivo estas preferinda al ĉirkaŭ verbo. Jen pure lingvaj rimarkoj. Aliaj pli pritemaj rimarkoj : vi prezentas Esperanton kiel vian denaskan lingvon - mi pri tio unue miris, kontrolis en via uzula paĝo, kie vi rakontas ke vi infanaĝe interparolis en Esperanto kun via patro-. Sekve Esperanto ne estas via patrina lingvo, sed unu el viaj gepatraj lingvoj. Aŭdante la esprimon "ma langue maternelle" oni laŭ unua aŭdo supozas ke temas pri la sola lingvo parolata en infanaĝo, kvazaŭ vi estus kreskinta uzinta nur tiun lingvon. Verŝajne la realo estas malsama : vi supozeble kreskis uzante almenaŭ unu alian lingvon (eble plurajn). Pro tio mi sugestas "une de mes langues maternelles" - cetere pli poste vi asertas ke vi parolas "Esperanton same bone kiel vian denaskan lingvon" per kio vi komprenigas ke via (sola ? ) denaska lingvo ne estas Esperanto. Mi sugestas ke vi ŝanĝu iom vian prelegon por igi ĝin pli konsekvenca pri tiu punkto.
sukceson en via ekzamenado ! AL @ 16:47, 1. Jul 2008 (UTC)
  1. 'plan' rekte pensigas pri arkitekturo
  2. on enregistre des passagers pour un vol, mais enregistre-t-on des locuteurs ?
  3. nur sugesto : mi ne trovas 'recensé' multe pli bona ol 'enregistré'
  4. sonas germanece