Uzanto-Diskuto:Dieter DUNGERT

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablonoj[redakti fonton]

Saluton: Samidean'; mi volas inviti vin uzi la jenajn ŝablonojn {{dataro}}, {{loko|lando|urbo}} Se vi havas admonojn, aŭ ideojn, aŭ kritikojn pri la ŝablonoj [aŭ ne] Skribu min Bonvolu. Kuartaseo  08:11, 3. Jan 2006 (UTC)

La demando estas kiu estas la pli bona? Ĉu natrikso aŭ ringa kolubro? Ĉu ni kreu por ĉiuj plurdekmil genroj apartan radikon aŭ Eo iom similu al vortkreo de la naciaj lingvoj? Narvalo 09:05, 29. Maj 2006 (UTC)

En mia vortaro staras akva kolubro (laŭvorta traduko de la hungara vízisikló). Do eble oni pli facile memorigas tradukon de iu ajn nacia formo ol kreitan novan radikon. Se mi bone komprenas la aferon, ĉiu lingvo uzas iun formon de .... kolubro. Narvalo 17:30, 29. Maj 2006 (UTC)

Mi legis iam longan artikolon en Esperanto (gazeto) pri kipreso, cipreso. Ĉu vi legis ankaŭ? Narvalo 18:23, 29. Maj 2006 (UTC)

Mia rimarko pri la afero: Oni ne povas enkapigi dekmilojn de latindevenaj radikoj por bestonomoj, kiujn eĉ plimulto de la naciaj lingvoj esprimas en du vortoj. Narvalo 18:23, 29. Maj 2006 (UTC)

Se vi elektas natrikso, tio estas nur la genra nomo (t.e. Natrix)!!!! Do, Natrix natrix devas esti precize kutima, ordinara natrikso:))) Sed oni povas diri ke ankaŭ natrikso referencas ankaŭ al Natrix kiel genro kaj ankaŭ al specio Natrix natrix.:) Narvalo 18:23, 29. Maj 2006 (UTC)


Bone, bone, sed komprenu ke ofte mankas por mi similaj diskutoj kun kapablaj homoj:)) Amike Narvalo 06:03, 30. Maj 2006 (UTC)


Ankaŭ mi estas preskaŭ teknika analfabeto:) razilklingo(signo)freemail.hu Narvalo 10:01, 1. Jun 2006 (UTC) Mi hodiaŭ vespero forveturas, tiel lunde (nokte) aŭ marde povas legi vian sendaĵon. Narvalo 10:02, 1. Jun 2006 (UTC)

Tarczyn (urbo)[redakti fonton]

Mi dankas al vi por korekto de mia eraroj en artikolo Tarczyn (urbo). Radar 09:40, 3. Jul 2006 (UTC)

Kartografio de la vikipediistoj[redakti fonton]

Ĉar vi mencias en la prezentopaĝo la urbon, kie vi nun loĝas, mi metis por vi ruĝan punkton en la paĝo Vikipedio:Kartografio de la vikipediistoj. Espereble vi ne kontraŭas. - Slavik IVANOV 16:09, 30. Okt 2006 (UTC)

Helpalvoko por germana vikipedio[redakti fonton]

Estas grava la kunlaboro de germanlingvaj Esprantistoj ankau en la germanlingva Vikipedio, por eviti, ke malamikoj de Esperanto estingu artikolojn pri Esperanto. Jen eblaj kontribuoj: Longigu kaj Kompletigu esperanto-relevantajn artikolojn en la germanlingva enkciklopedio. Pripensu, en kiuj germanlingvaj artikoloj eblas aldoni informon pri Esperanto. Grava: Kiam oni scias pri personeco, kiu aperas en la vikipedio, ke temas pri Esprantisto, chiam aldoni chi-tiun informon. Aldoni ligojn al Esperanto-relevantaj paghoj. Precipe Iu Weissbier faras kvazau krucadon kontrau Esperanto-artikoloj en la vikipedio germana - helpu bremsi tiun personon kaj similajn! Amike -DidiWeidmann 02:55, 21. Nov 2007 (UTC)