Uzanto-Diskuto:Dmitri Lytov

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Traduketo por la soraba vikipedio[redakti fonton]

Saluton Dmitri. Mi estas germanlingva helpanto en la soraba vikipedio, iom lernante la soraban lingvon. Kaj mi havus peton al vi. Ĉu vi povus traduki la jenan frazon en diversajn lingojn por la Babelejo de la soraba vikipedio?:

  • Ankaŭ ekzistas ŝablono User hsb-0 por uzuloj, kiuj ne komprenas la altan soraban lingvon.

Jam ekzistas tie versioj en la jenaj lingvoj: ĉeĥa, germana, malsupra soraba, angla, esperanto, pola kaj slovaka. Bonvolu aldone mencii la koncernan lingvan kodeton, kiu por esperanto ekzemple estas eo. Dankon kaj multajn salutojn al Rusio el Germanio --Tlustulimu 21:59, 24. Jan 2007 (UTC)

Saluton Dmitri. Bone, ke vi trovis mian peton. Aktuale en la menciita paĝaro hsb:Wikipedija:Babel#H (sub hsb) troviĝas tradukoj al la jenaj lingvoj: ĉeĥa (cs), kaŝuba (csb), germana (de), malsupra soraba (dsb), angla (en), esperanto (eo), pola (pl), rusa (ru) kaj slovaka (sk). Ĉu vi povus do traduki la supre menciitan frazon al lingvoj, kiujn vi regas? Krome mankus tradukoj en hsb:Wikipedija:Babel/hsb-0 (eble laŭ la esperantoversio aŭ laŭ la rusa tie). Mi ĝojus, se vi iom povus traduki. Dankon kaj multajn salutojn al Rusio. --Tlustulimu 18:48, 18. Apr 2007 (UTC)
Saluton Dmitri. Mi ĵus metis vian tradukon en la artikolon hsb:Wikipedija:Babel#H (sub hsb). Dankegon al Rusio --Tlustulimu 12:41, 6. Maj 2007 (UTC)

Nova traduko por la soraba vikipedio[redakti fonton]

Saluton Dmitri. Ĉu vi povus traduki en diversajn lingvojn la jenajn frazojn:

  • Se vi serĉas personojn, kiuj parolas Esperanton, rigardu al "User eo". Por aliaj lingvoj rigardu al "Wužiwarjo po rěčach".
  • Se vi alsalutis kiel uzulo al la sorablingva vikipedio, sed ne regas la soraban lingvon, bonvolu enmeti en vian uzulan paĝaron la jenan ŝablonon "User hsb-0". La mesaĝo diras sorablingve, ke vi ne komprenas la soraban lingvon, por ke la aliaj uzuloj estu informitaj.

Mi tre ĝojus, se en la koncerna artikolo hsb:Wikipedija:Babel/hsb-0 estus pli da lingvoj. Dankon kaj pli da ĝojo en la vikipedio(j) --Tlustulimu 12:46, 6. Maj 2007 (UTC)