Uzanto-Diskuto:Elponto27/provejo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton de komencanto kaj helpopeto[redakti fonton]

Saluton, karaj amikoj, kiuj havas la sperton de Vikipedio!

Mi estas franco, kiu malkovris Esperanton ( Mi lernas la lingvon per la Assimila metodo, la vortaro de J. Le Puil kaj P. Danvy kay retaj kursoj Gerda malaperis).

Mi ĵus vidis kun plezuro, ke vikipedio ekzistas ankaŭ en la lingvo de Zamenhof. Mi ŝatus partopreni. Mi pensas, ke ĝi estas bona maniero praktiki, ču ne?

Mi interesiĝas pri arto kaj literaturo (romano, teatro, ktp.)

Hazarde mi renkontis kolekton de fabeloj de la franca aŭtoro Christian Palustran en la urba biblioteko (Métamorphoses, mon amour) kaj vidis, ke en unu el ili troviĝis verso en Esperanto.

Mi "guglis", kaj vidis, ke estas artikolo pri li en la revuo La Sago, paĝo 4:

https://www.sat-amikaro.org/IMG/pdf/20-SAG-novembre2005w.pdf

Mi ankaŭ vidis, ke li jam havis paĝojn en aliaj vikipedioj. Do kial ne esperante?

Mi estis inspirita de či tiuj aliaj vikipedioj por trovi findidajn fontojn. Sed por lerni pli Palustran, mi ankaŭ esploris interrete kaj legis en la biblioteko.

Efektive, mi ŝatus ke mia artilolo estu originala; ne simpla kopio de aliaj vikipedioj!

Pri či tiu punkto, mi vidis, ke en la vikipedio en esperanto estis por la aǔtoroj ne nur nombrado de faktoj, sed analizo de la verkoj (stilo). Mi trovis ĝin interesa kaj tion mi provis fari.

Mi multe laboris pri či tiu unua artikolo kaj mi pensas, ke mi atingis ion ĝustan danke al la retaj konsiloj. Tamen mi havas problemojn kun la jenaj:

1) Mi timas, ke la lingvo estas mallerta aŭ malĝusta.

2) Mi trovis foton de Palustran če vikikomunejoj, kiu ŝajnas kopirajta libera:

https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Fotografia_Palustran_christian_free_licence_2022.png

sed mi ne scias kiel meti ĝin.

3) Alia problemo por mi komenkanto: m skribis la artikolon sur mia paĝo "provejo" sed mi ne scias, unufoje pli bonigita, kiel enretigi ĝin.

Ĉu vi konsentus helpi min? Antaŭdankon. Kore salutas.

Elponto27. PS mia paĝo "provejo":: Uzanto:Elponto27/provejo Elponto27 (diskuto) 08:00, 15 feb. 2023 (UTC)[Respondi]