Uzanto-Diskuto:Evildela

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton Evildela, se vi ion ajn enmetas en vian paĝon, via nomo ne plu aperos ruĝa. (Sufiĉas eĉ punkteto).

Kunlaboraĵo de la semajno[redakti fonton]

Atentu! Vi enmetis kiel "kunlaboraĵon de la semajno" propono kiu havis malpli da voĉoj ol aliaj proponoj. Tio estas evidente malregula, kaj mi petas ke vi ne faru tiel estonte. Mi ĉifoje lasis tion, kaj eĉ aldonis la bildon en la ĉefpaĝo, sed nur kiel malpli malbona solvo, ne ĉar mi konsentas. --Tonyo 14:52, 11 Dec. 2011 (UTC)

Saluton, neniu dum tuta semajno vocdonis por iu ajn artikolo pro tio mi simple enmetis ĝin en unu novan artikolon. La pasinta artikolo restis kiel artikolo de la semajno senŝanĝa dum preskaŭ du semajnoj... La aliaj artikoloj estis proponita kiel artikolo de semajno en la antaŭaj semajnoj.

Saluton, ĉu vi uzas lernu!, ĉar mi vidas unu profilon kun via pseŭdonomo ? Ĉiuĵŭd Astroscienco 00:53, 17 Feb. 2012 (UTC)

Saluton, jes mi ofte uzas lernu-on! ĉar mi tre ŝatas la forumon--Evildela (diskuto) 03:03, 17 Feb. 2012 (UTC)

Esperanta Psikistaro[redakti fonton]

Saluton, mi vidas, ke vi enmetis skanaĵon de la libreto Esperanta Psikistaro. Mi tre volas akiri kopion de ĝi, ĉu vi povas helpi min fari kopion de tiu malnova libro? - Dankon, --Evildela (diskuto) 00:18, 26 Jun. 2014 (UTC)

Estas libreto el la Esperanto-domo de Antverpeno. Venontan semajnon mi provos pruntepreni ĝin. Mi tiam skanaĵigos ĝin por la Komunejo (Commons). --Forstbirdo (diskuto) 07:13, 26 Jun. 2014 (UTC)