Uzanto-Diskuto:S-ro Kriŝno

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, S-ro Kriŝno!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Thomas Guibal 10:49, 22. Feb 2009 (UTC)

Hispanaj nomoj[redakti fonton]

Dankon pro via respondo. Mi ja ne bone konas la situacion de la kataluna lingvo en Hispanio kaj ne deziras tro enmiksiĝi en tiun kompleksan aferon. Mi tamen daŭre kredas, ke la hispanaj nomoj neniel ĝenas : se vere la nomo estas apenaŭ uzata kaj konata, vi eble povas forviŝi tiun informon el la enkonduko de la artikolo kaj movi ĝin al aparta sekcio "Etimologio" aŭ "Historio" (ekz. "Dum la frankisma periodo nomiĝis tiu urbo xxx", aŭ io simila). Se vi simple forigas tiujn informojn sen antaŭa averto aŭ diskuto, tio verŝajne aspektos kiel vandalismo, kaj aliaj administrantoj eble venos al vi kun la sama peto. Kore, Thomas Guibal 12:58, 23. Feb 2009 (UTC)

Dosiero:Bandera de Manresa petita.PNG[redakti fonton]

Saluton, Kriŝno. Ĉu vi jam konas la ŝablonon {{Informo por dosiero}}? Ĝi estas uzeblaj sur bildaj paĝoj. Malplene ĝi aspektas jene:

{{Informo por dosiero
|priskribo=
|fonto=
|aŭtoro=
|dato=
|permeso=
|aliaj versioj=
|rimarkoj=
}}

Uzoekzemploj ekzistas jam kelkaj. Ĉe la parametro permeso estas du eblecoj:

  • meti la licencan ŝablonon rekte tien
  • skribi tien: vidi malsupre kaj skribi la licencan ŝablonon sub la tutan ŝablonon

Mi mem ofte uzas la duan eblecon, sed tio ne estas deviga. Nur necesas, ke estu menciita unu licenco. La kategorio Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por dosieraj kopirajtoj enhavas kelkajn uzeblajn ŝablonojn.

Mi esperas, ke ĉi tiu informo helpos al vi. Kore --Tlustulimu 18:10, 25. Feb 2009 (UTC)

Ŝablono:Komarko[redakti fonton]

Saluton, S-ro Krišno. Mi ĵus alinomis la novan ŝablonon Komarko al {{Informkesto komarko}} kaj aranĝis dokumentaĵon por ĝi. Bonvolu estonte sekvi la nomskemon por informkestoj. Kore --Tlustulimu 20:50, 25. Feb 2009 (UTC)

Saluton,

Mi devis nuligi vian lastan redakton en tiu artikolo, ĉar vi ŝajne miskomprenis la ŝablonon. Do, "lando" aludas al la ŝtato, en kiu la urbo situas. Do ja Francio. "ŝtato" tute male servas por tiuj landoj kun subŝtatoj, ekzemple Usono (Miĉigano, Kalifornio, ktp...). Ĝi do ne uzeblas tiukaze.

Cetere laŭ mi plej bona esperantigo estas Perpinjano. Sed mi kontrolos tion antaŭ ol ree alinomadi. Dankas vin Thomas Guibal 18:41, 12. Mar 2009 (UTC)

Hola por favor me puede ayudar a poner a dia mi aldeita Campora San Giovanni en esperanto y catalan?[redakti fonton]

Hola te escribo si por favor puede ponir a dia el artigulo de mi aldeita, porque he ponido yo nuevas informaccion sobra la wikipedia en espanol, yo me he olvidad las pocas nocionas de esperanto, naturlamente si tu me auyda yo te traduco in italiano y siciliano (el dialecto de Campora es en gran parte con palabras sicilianas) Patum de Berga, naturalmente tambien en piemontes, y milanes. Desculpame si escribo tambien mal en espanol, porque soy autodidcto, he aprendido espanol sobra el facebook...de cuando conozco Venezuela por mi familia que esta allà. otro es por un amigo, mas mejor un hermano argentino. y en fin es el idioma oficial de mi ♥ (kiero mucho una chiquitina de alla). Dicho eso espero que nos ponemos en acuerdo. Gracias de ♥ito. Cuidate Mucho♥♥♥--Lodewijk Vadacchino 07:05, 11. Jun 2009 (UTC)

Hola tambien Monserrat ^__^ una calle dos servicios como dijemos a Campora San Giovanni♥--Lodewijk Vadacchino 07:07, 11. Jun 2009 (UTC)