Uzanto-Diskuto:TomK32

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton Tom, bonvenon al nia internacia rondo! Al vi mi evidente ne devas diri, ke vi "estu kuraĝa" ;-)
Mi jam rimarkis en la germana Vikipedio, ke vi estas jam ege sperta kaj kompetenta vikipediisto. Viaj Esperanto-scioj certe rapide kreskos, se vi diligente daŭrigas la lernadon.

Estus bone, se vi povus enskribi vian nomon en la liston de la vikipediistoj. Se vi en via vikipediista paĝo aldonos [[Kategorio:Vikipediistoj|ViaNomo ViaAntaŭnomo]] kaj [[Kategorio:Vikipediistoj de ViaLando|ViaNomo ViaAntaŭnomo]], vi aŭtomate aperos en la paĝoj kiuj listigas la Vikipediistojn kaj la Vikipediistojn de via lando. Vizitu la redaktan subportalon, kie vi povos trovi amason da utilaj informoj. Agrablan kunlaboron deziras al vi --Unukorno (nuntempe iom malaktiva...)

kiel krei WikiReader[redakti fonton]

Saluton, Mi legis ke vi jam kreis plurajn WikiReader per Scribus, kaj mi ege ŝatus fari same. Ĉu vi povas diri al mi, kiel vi "importas" la artikolon en scribus ? Ĉu vi uzas la Wikipedia formato aŭ la html formato ? Se vi havas konsilon, mi bonvolas legi ilin. Mi komprenis ke vi havas problemojn pro Scribus kaj mi esperas ke ili korektos ĝin. Amike, Axel584 13:50, 9. Jun 2005 (UTC)

Ŝablonoj[redakti fonton]

Saluton: Samidean'; mi volas inviti vin uzi la jenajn ŝablonojn {{dataro}}, {{loko|lando|urbo}} Se vi havas admonojn, aŭ ideojn, aŭ kritikojn pri la ŝablonoj [aŭ ne] Skribu min Bonvolu. Kuartaseo  08:49, 3. Jan 2006 (UTC)

Atentu: dosiero alŝutita de vi eble estos forigita![redakti fonton]

Vi iam alŝutis la dosieron Dosiero:Tomk32 0006.jpg. Al ĉi tiu dosiero mankas informoj pri la permesilo, do ĝi eble estos forigita. Vi havas du eblojn: akcepti la baldaŭan forigon aŭ aldoni taŭgan liberan permesilon al la dosiero. Vi havas du semajnojn por plenumi ĉi tiun peton. Je la 6-a de oktobro 2018 mi petos al la administrantoj de Vikipedio forigi la dosieron. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 11:07, 22 sep. 2018 (UTC)[Respondi]