Uzanto-Diskuto:Verdlanco/Arĥivo/Arĥivo-02

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiam normaligi nomojn?[redakti fonton]

Eta detalo pri svedaj reĝnomoj:

Tiuj estas ĉiam normaligitaj postmorte; do dumviva Carl iĝas postmorta Karl, dumviva Oscar iĝas postmorta Oskar, dumviva Gustaf iĝas postmorta Gustav ktp. Do nepras ke ankaŭ tiuj formoj estu troveblaj en Vikipedio. Gunnar Gällmo 17:17, 1. Nov 2004 (UTC)

Aha! Interesa regulo! Mi ne aŭdis pri tiu kutimo antaŭe. Ĉu ĝi estas menciita en iu konsila paĝo en la "Vikipedio"-sekcio de la Vikipedio?
--VerdLanco 20:01, 1. Nov 2004 (UTC)

Mi ne kontrolis, sed ja temas pri sveda regulo, do sekvinda nur se vi mencias la svedajn formojn de reĝnomoj. Mi kredas ke oni komencis uzi tiun regulon pro la historia literuma ĥaoso - Gustav Vasa plejofte literumis sin mem "Göstaff"...

Cetere estus bone se estus troveblaj en ĉi tiu vikipedio ankaŭ la esperantaj formoj (Karlo, Gustavo, Adolfo, Oskaro...), kaj simile pri gereĝoj de aliaj landoj; eble eĉ la latinaj, kiuj ja estas internacie uzataj. Gunnar Gällmo 18:53, 2. Nov 2004 (UTC)

Ĉio ĉi ŝajnas kongrui kun la konsiloj en Vikipedio:Nomoj de titoloj. Do mi konsentas, ke la titoloj plej bone estu normaligitaj (eble kun kelkaj esceptoj), verŝajne laŭ Esperanta formo. La aliajn (naciajn) formojn de la nomoj la Vikipedio povas simple transdirekti.
--VerdLanco 20:17, 2. Nov 2004 (UTC)

Pri kopirajto[redakti fonton]

vidu pri kopirajtoj en la norvega RK

Dankon, RK! Mi do ektradukis tiun tekston al Esperanto, ĉar mi ne trovis multon pri tio en la Esperanta Vikipedio. Vidu Vikipedio:Kopirajto. Sed informojn pri la aktualaj aĝlimoj por kopirajtoj mi ankoraŭ ne trovis.
--VerdLanco 14:54, 22. Nov 2004 (UTC)


Ĉiu lando havas siajn specialajn leĝojn pri la afero. En Hungario oni rajtas publiki 70 jarojn post morto de la verkinto la verkojn sen permeso. Okaze de multaj verkantoj gravas la unua eldonjaro. Leĝo pr ila verkistaj rajtoj 1999. jara LXXVI. leĝo en Hungario.

Tiel vi povas trovi kopiojn el Meyers kaj aliaj leksikonoj pli ol 80- jaraj (mi ne scias pri la germanaj leĝoj, sed certe io simil ol tiu de la hungara. RK


Saluton[redakti fonton]

Saluton, Verdlanco! Mia nomo estas Grigorij. Mi estas el Rusio el ru:Екатеринбург, kia via edzino. Sed nun mi kaj mia edzino loĝas en Germanio en Nurembergo. Mi lernas esperanton duan semajnon ;) Mi ĝoas por vin respondon. Vi povas uzi mian retpoŝt-adreson: grigory@grine.net. Ĝis. Grigory Grin 11:31, 5. Dec 2004 (UTC)

Saluton! Dankon pri vian respondon. Mi ne vidis ĝin tuj, ĉar mi visitas meta malofte. Bonvolu scribu al min en rusa Vikipedia aŭ per retpoŝto. Volonte helpas mi al vin pri la rusa lingvo. Mi scias, ĝi estas malfacila lingvo :) Kion vi pensas pri la rolo de esperanta Vikipedio inter aliaj Vikipedioj? Ĉu vi scias, kiun artikolojn estas grave traduki en la rusa Vikipedio? Tio estus bona exzerzo por mian esperanton. Grigory Grin 22:07, 8. Dec 2004 (UTC)


Pri kategorioj de naskiĝo[redakti fonton]

Saluton, Verdlanco, mi rimarkis, ke vi kreis multajn kategoriojn laŭ naskiĝjaroj. Mi komprenas, ke ili estus utilaj, sed aliflanke ili tre longigas la (jam longan) liston de la vikiaj kategorioj. Ĉu vi opinias, ke ni havu propran kategorion por ĉiu naskiĝjaro? Eble la problemo fontas el tio, ke ni ne havas bonan administran strukturon por kategorioj. Aliaj lingvoj ŝajne havas hierarkion de kategorioj, komparu [1]. Ĉu vi scias, kiel ni povus enkonduki ion tian en la Eo-vikipedio? -- Havu bonan dimanĉan vesperon, aŭ ĉu jam estas lundo en Norda Eŭropo? -- ismo 22:10, 5. Dec 2004 (UTC)

Dankon pro la salutoj! Mi konsentas, ke bezonatas pli specifaj reguloj por la uzado de kategorioj. Ĉu eblas krei kategoriojn kun '/' en la titolo (ekz-e: "Kategorio:Naskoj/1966")? Se jes, ĉu tiam ili aperus sume kiel nur unu linio ("Naskoj") en la kategorilisto? Tio solvus la problemon, ĉu ne? Mi devas esplori tion. Cetere la levita demando ne temas specife pri la Esperanta Vikipedio; la sama ja validas por ĉiuj lingvoj.
--VerdLanco (diskutu) 07:59, 6. Dec 2004 (UTC)

Javascript[redakti fonton]

Salut,

Ĉu vi konas Javascript? Mi aldonis la tajpeblajn signojn, videblajn dum redaktado, sed ili ne funkcias. Kiel refreŝigi la pogramon aŭ kio necesas ankoraŭ por funkciigi la aferon? vikipediisto:Razilklingo

Ĉu temas pri la signoj (malĝuste nomitaj "karakteroj") „” · [[]] · | · {{}} · »« · ktp. malsupre en la redakta paĝo? Bedaŭrinde mi ne konas Javascript kaj ne havas respondon por vi. Mi tamen interesiĝas pri tio, helpi pri la redaktado kaj programado. Ĉu vi povas klarigi, kion mi faru por aliĝi al la programantoj de Vikipedio?
--VerdLanco (diskutu) 23:01, 14. Dec 2004 (UTC)
Por redakti programerojn, ĉiupaĝajn mesaĝojn de Vikipedio, vi devas iĝi administranto. Mi instigas vin kandidatiĝi ĉe Vikipedia diskuto:Administrantoj. La programado de la tuta programo estas alia afero. Amike Razilklingo 07:03, 15. Dec 2004 (UTC)

Kien sendi?[redakti fonton]

Saluton!
Mi jam unikodigis »icxismo.html« antaŭ kelkaj tagoj sed la retpoŝtadreso de via hejmpaĝo ne funkciis.
Kien sendi la dokumenton?
--Sagitario 19:23, 14. Jan 2005 (UTC)

Dankon! Provu alklaki "Retpoŝtu" en mia vikipediista paĝo. (Mi ĵus provis la vian, kaj ĝi ŝajne funkciis.)
--VerdLanco (diskutu) 14:35, 15. Jan 2005 (UTC)