Uzanto-Diskuto:Yagitakeshi

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Prefektujo/Gubernio[redakti fonton]

Saluton Yagitakeshi-san!
Vastalto-san denove proponis paĝo-alinomon de artikoloj rilataj al Japanaj prefektujoj. Vi antaŭe komentis opinion pri Prefektujo/Gubernio-problemo. Bv. komenti vian opinion en Vikipedio:Diskutejo#Denove_alinomo-propono_de_Prefektujo_al_Gubernio_de_Japanio
Antaŭdankon - Ryoho 15:49, 1. Dec 2008 (UTC)
Saluton s-ro Ryoho.
Dankon por informi min. Mi skribis mian opinion en "Diskutejo". --Yagitakeshi 22:13, 2. Dec 2008 (UTC)

Ŝablono:Informkesto Kosmoveturilo[redakti fonton]

Saluton, Yagitakeshi. Mi ĵus riparis la ŝablonon {{Informkesto Kosmoveturilo}}. Sed unu priskriba parto ankoraŭ estas iom malklara, nome nomo. Do kio aperu tie? Ĉu eble la nomo(j) de la veturanto(j)? La nomo de la veturilo ja jam estus en la titola linio tute supre. - Ĉu aldonendas pliaj parametroj? Se jes, mi povus aranĝi tion, ĉar mi foje tradukis la uzatan bazan ŝablonon. Kore --Tlustulimu 20:59, 2. Mar 2010 (UTC)


Dankon por ripari ĝin. Mi ekfaris ĝin sen sufiĉa kono por fari ŝablonon.

Fojfoje kosmoveturilo havas la norman nomon kaj ankaŭ la oficialan nomon. Tial mi pensas, ke la nomo nomo estas necesa en ŝablono, kvankam ĝia nomo troviĝas en la titola linio. En la titolo oni kutime skribos la norman nomon kaj en la nomo oficialan nomon. Poste mi uzos la ŝablonon ĉe la artikolo Hajabusa. -- Yagitakeshi 21:37, 2. Mar 2010 (UTC)