Uzanto:AVRS/provejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

PLANTAS INO (provtraduko de la bulgara popolkanto «Сади мома» [Sadi moma])

Plantas in’ berujon blankan
Vinan, ho kara, vinan.

Plantas tagon, pentas duan
Vinan, ho kara, vinan.

Maturiĝis la berujo
Vina, ho kara, vina.

In’ plenigis naŭ barelojn
Vine, ho kara, vine.

Dekan per fortega klara
Brando, ho kara, brando.

Lernis juna militisto
drinki, ho kara, drinki.

Drinkis du tagojn, kaj trian,
Tagsepon, kara, tagsepon.

Kaj fordrinkis la ĉevalon
El sub si, kara, el sub si.