Saltu al enhavo

Uzanto:Alaŭdo\Tradukoj:Lango

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vi povas legi tiun artikolon en aliaj lingvoj: Català, English, Español, Français
Originalo en Lango.

Lango (de la franca langue "lango"). Artefarita internacia lingvo, kreita en 2003. Tiu ĉi projekto estas provo krei novan lingvon de internacia komunikado.

Fonetika sistemo de Lango konsistas el 5 vokalaj kaj 20 konsonantaj fonemoj. Akĉento ĉiam estas ĉe la antaŭlasta silabo. Alfabeto baziĝas sur latina alfabeto. Diakritikoj ne estas uzataj, sed oni uzas kelkleterajn kunmetaĵojn por kelkaj fonemoj. Vortolisto ĉefe baziĝas sur latinaj kaj grekaj elementoj. Vortspecoj, ĉefe, similas al vortspecoj en romanaj lingvoj. Rilatoj inter vortoj estas indikitaj per prepozicioj. Same, kiel en Esperanto, ĉiu vortspeco havas sian propran signalan finaĵon. Specifaj trajtoj de Lango estas jenaj:

  • Substantivoj ne havas artikolojn.
  • Adjektivoj kaj participoj ne havas pluralajn formojn.
  • Forestas adjektivigita kaj substantivigita participoj. Anstataŭe oni uzas participajn konstrukciojn.

Verbo havas tri tempon: preterito, prezenco kaj futuro, kaj tri modusojn (indikativo, imperativo kaj kondicionalo), finitan kaj nefinitan aspekton kaj pasivan kaj aktivan voĉon. Participo havas nur du formojn: prezenco aktiva voĉo kaj preterito pasiva voĉo. Dum vortfarado oni ofte uzas konversion (transiron de unu vortspeco al alia), afiksadon kaj vortkunmeton. Sintaksa sistemo similaj al tiu en la angla kun fiksita vortordo: adjekto, subjekto, prdikato, objekto).

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vikio

Eksteraj ligiloj