Uzanto:Amika Babilfrenzo/Haruhi1

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiam mi ĉesis kredi je Avo Frosto? Verdire, tia ridinda demando havas nenian signifon por mi. Tamen, se vi demandus, kiam mi ĉesis kredi, ke la maljunulo portanta la ruĝan vestaĵon estas Avo Frosto, do, mi povas konfide diri, „Mi neniam kredis je Avo Frosto, ne eĉ iam.” Mi sciis, ke la Avo Frosto, kiu aperis en mia infanĝardena kristnaska festo estis trompisto, kaj, pensante pri ĝi, ĉiu el miaj samklasanoj havis la saman mienon de nekredemo, vidante ke nia instruisto ŝajnigis sin Avo Frosto. Kvankam mi neniam vidis, panjon kisi Avon Froston, mi estis jam sufiĉe saĝa suspekti pri la ekzisto de maljunulo, kiu laboras nur dum kristnaska antaŭvespero.

Tamen, mi delonge ne sciis ke la eksterteruloj, tempovojaĝantoj, fantomoj, monstroj kaj telepatiuloj en tiuj efik-plena desegnofilmoj kun bonuloj kontraŭ malbona organizo ne efektive ekzistas. Ne, atendu, mi verŝajne ja sciis, mi nur ne volis agnoski tion. Profunde en mia koro, mi ankoraŭ volis ke tiuj eksterteruloj, tempovojaĝantoj, fantomoj, monstroj, telepatiuloj kaj malbonaj organizoj subite aperus. Kompare kun tiu ĉi enuiga*, normala vivo mia, la mondo de tiuj pavaj televidaj programoj estis multe pli ekscitaj; Mi volis ankaŭ loĝi en tiu mondo!

Mi volis esti tiu, kiu savus la fraŭlinon forŝtelitan de eksterteruloj kaj malliberigitan en bovla fortreso. Mi volis esti tiu, kiu uzus mian kuraĝon, inteligenton, kaj fidindan laserpafilon por kontraŭbatali krimulojn de la estoneco penantajn ŝanĝi historion por propre profiti. Mi volis esti tiu, kiu povus forpeli demonojn kaj monstrojn per unu ŝorĉaĵo kaj kontraŭbatali mutaciintojn aŭ psikokinezulojn de malbonaj organizoj kaj havi telepatiajn batalojn!

Sed, atendu, trankviliĝu. Se mi vere estus atakita de eksterteruloj aŭ io alia, kiel mi kontraŭbatalus ilin? Mi ne eĉ havas iun ajn specialajn potencojn! Nu do, kion pri tiu ĉi: unu tago, mistera nova studento translokiĝas al mia klaso. Sed li reale estas eksterulo aŭ de la estonteco kaj li havas telepatiajn potencojn. Kiam li ekbatalas kontraŭ malbonuloj, mi nur devas trovi metodon partopreni lian militon. Nur li batalos, kaj mi povas nur esti lian lakea adjunkto. Dio mia, tiu ĉi estas bonega, mi estas tiel ruza!

Aŭ, eble, se tio ne funkcias, kio pri tio ĉi: unu tago, mistera potenco en mi vekiĝus , kvazaŭ psikokineza aŭ metapsikia povo. Mi malkovrus ke multaj personoj en tiu ĉi mondo havas similajn potencojn, kaj, tiam, ia metapsikia societo varbas min. Mi mebriĝus al tiu ĉi organizo kaj protektus la mondon kontraŭ malbonaj mutaciintoj.

Bedaŭrinde, realo estas suprize kruela... Neniu translokiĝis al mia klaso. Mi neniam vidis NIFOn. Kiam mi iris al lokoj, kiuj onidire estas hantita, nenio aperis. Du horoj da intensa fiksrigardado ne movis mian krajonon eĉ unu milimetron, kaj rigardante la kapon de mia samklasano ne rivelis liajn pensojn al mi. Mi ne povis ne melankoliĝi pro la normaleco de la leĝoj de fiziko. Mi ekĉesis serĉi NIFOjn kaj atenti metapsikiajn televidajn programojn ĉar mi fine konvinkis min ke tio estas malebla. Mi eĉ atingis punkton, kie mi nur havis nostolgion por tiuj aferoj.

Post submezlernejo, mi tute elkreskis tiun fantazian mondon kaj iĝis ege bazita en realo. Nenio okazis en 1999, malgraŭ tio, ke mi esperis, iomete, ke io ja okazus; homoj ne reiris al la luno nek preteiris ĝin. Mi supozas, pro la aspekto de aferoj, ke mi estos delonge mortinta antaŭ oni povas aranĝi vojaĝon de Tero al Alfa Centaŭro.

Kun tiaj malspritaj pensoj en mia menso, mi iĝis normala, senĝena mezlernejano. Almenaŭ, ĝis la tago, en kiu mi renkontis Suzumija Haruhi.