Uzanto:ArnoLagrange/Monda protolingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Genealogia arbo de la homaro[redakti | redakti fonton]

Genealogia arbo de la homaro
Pra homo sapiens
Afrikanoj

Kojsana


Kongo-Saharanoj

Niĝerkonga



Nilo-sahara




Ne-Afrikanoj
Sudorientaj azianoj kaj Pacifikaj
Pacifikaj
Hindo-pacifika

Papua




Aŭstralia



Aŭstrika


Aŭstralazia



Mjaŭ-jaŭa Miaa-miena



Ĉinotibeta



Aŭstro-Tajoj

Kradaja (Dajaj)



Aŭstronezia







Eŭraziaj
Eŭrazi-Amerikaj

Afrikazia



Dravida



Kartvela



Amerinda


Nostrata

Hindeŭropa



Urala



Altaja



korea, japana, ajnua,



Ĉukotko-kamĉatka



Eskimo-aleuta




Dene-kaŭkaza

Na-denea



Eŭska



Buruŝaska



Nahala



Jeniseja


Kaŭkazia

Nordokcidenta kaŭkazia



Nordoridenta kaŭkazia







La "arbo" estas konstruita laŭ genetikaj esploroj kiuj evidentigis kiuj homgrupoj estas parencaj inter si, kaj en kiu ordo okazis la disiĝoj. La "folioj" estas provizitaj de la lingva klasifikado, ĉar la rezultoj de genetikaj kaj lingvistaj esploroj grandparte forte koincidas. (laŭ Luca Cavalli-Sforza)

Historio de la ideo[redakti | redakti fonton]

Klasifikado de lingvoj komenciĝis en 18a jarcento kun la laboroj de Sir William Jones kiu en 1786 [1] evidentigis per lingva komparado parencecon de la hindoeŭropaj lingvoj. Jones la unua supozis ke la sanskrita, la avesta (prapersa), la greka, la latina, la got(ik)a, la prakelta lingvoj havas komunan fonton. Li konkludis tion neinkluzivante la turkan kaj la araban, ne pro tio kke li ne konus ilin sed ĉar konante ilin, li ne rimarkis en ili tiujn similajn radikojn kiujn li trovis en la aliaj. Jones kiu konis 28 lingvojn [2] rimarkis ke la hebrea, la araba, la ĥaldea, la amhara apartenas al alia familio kiun oni nomos "semita", kaj ke la turka apartenas nek al la unua nek al la dua familio. Tion li atingis komparante vortojn kaj gramatikajn strukturojn, rimarkante ke en samfamiliaj lingvoj troviĝas similaj vortoj por similaj signifoj kaj similaj gramatikaj strukturoj (konjugacio, deklinacio, ks). Jones malfermis la vojon en lingvistiko simile kiel Darwin en biologio : ambaŭ proponis racian studon de sia fako, anstataŭ priskribon inspirtan de religiaj kredoj. Cetere Darwin [3] intuicis ke same kiel ĉiuj vivantaj estuloj havas saman fonton, ĉiuj lingvoj verŝajne ankaŭ elvenas el sama fonto.

Post Jones en la 19a jarcento la lingvosciencistoj ĉiuj akceptis la ideon de hindoeŭropa lingvaro, kaj esploroj estis faritaj sur tiu firma bazo. Sekvante saman metodon Rasmus Rask en 1818 ekskizis eŭrazian lingvaron (inkluzivante uralajn kaj eskiman) rimarkante ke en tiuj lingvoj troviĝas sistemo kun dualo finanta per -k kaj pluralo per -t, kaj sistemo de personaj pronomoj kun unua persono bazita sur 'm' kaj dua sur 't'. En 1850 August Schleicher rekonstruis (vidu rekonstruo) la prahindoeŭropan lingvon. Samtempe kreskis la ideo ke dum oni sukcesis evidentigi la hindoeŭropan lingvaron (kaj kelkajn aliajn evidentajn ligvofamiliojn), oni neniam povos trovi pli antikvajn rilatojn kaj pli grandajn familiojn. [4]. Tiagrade ke eĉ la franca societo pri lingvistiko en sia reglamento malpermesis al siaj anoj fari ian ajn esploron en tiun direkton.

Tamen ekde la komenco de la 20a jarcento iuj lingvistoj ekhipotezis pli vastajn parencecojn kaj eĉ la eblecon de unugenezo. Sed tiuj teorioj renkontis dum la tuta 20a jarcento fortan kontraŭstaron de la plej multaj kaj plej konsiderataj lingvistoj.

Kontraŭstarantoj argumentis ofte malhoneste malsincere atakante la novajn ideojn, akuzante la proponantojn pro neĝustaj metodoj, postulante ekzemple ke por akcepti iun parencecon inter lingvofamilioj nepre oni rekonstruu la supozatan pralingvon: tamen koncerne la hindoeŭropan ĝi estis hipotezita 70 jarojn surbaze de komparado antaŭ la unua provo rekonstrui ĝin, kaj la komunumo de la lingvistoj ankaŭ konsentis pri la valideco de la hipotezo ne atendante la rekonstruon. Evidente la lingvistoj de la 19-a kaj 20-a jarcento enfermiĝis en dogmojn, akceptis la revolucian ideon de Jones sed ne plu akceptis novajn ideojn kiuj malvalidigus la bildon kiun ili estis konstruintaj de la lingva mondo. Centre rolis en tio la eŭrocentismo, ĉar lingvistoj konsideris ke hindoeŭropa lingvaro havas superecon sur ĉiuj aliaj lingvoj, kaj same kiel oni siatempe rifuzis la teoriojn de Darwin ke simioj estas kuzoj de homoj, ili rifuzis la ideon ke azia, afrika, amerika aŭ oceania lingvo povus esti parenca kun la hindoeŭropa lingvaro. [5]


En la komenco de la 20-a jarcento Holger Pedersen proponis la hipotezon de nostrat(ik)a lingvaro kiu grupigus la indo-eŭropan, semitan, uralan, altajan kaj eĉ la eskimo-aleutan lingvarojn. Alfredo Trombetti [6] proponas la ideon ke ĉiuj lingvoj de la mondo estas parencaj (unugenezo), tamen li ne pruvis sian teorion. Edward Sapir ĝis 1920, studante amerindajn lingvojn, hipotezis la nadene-familion kiu grupigus dudekon da familioj kaj eĉ ekvidis paralelon inter la nadenea kaj la ĉinotibeta lingvaroj. Pro tro akraj kritikoj al siaj unuaj poublikigaĵoj, li prisilentis siajn hipotezojn kaj neniam publikigis ilin. Morris Swadesh plusekvis la esplorojn de Sapir kies studento li estis, kaj faris hipotezojn kongruajn kun tiuj de Trombetti, sed liaj supozoj ne estis tre konvinkaj.


En la 1950-aj Joseph Greenberg proponis klasifikadon de la afrikaj lingvoj kiun li ordigis en 4 grandajn familiojn, dum antaŭe oni konsideris plurajn dekojn: la klasifiko de la afrikaj lingvoj de Greenberg estas nun konsiderata kiel ĝusta. En la 60-aj jaroj li proponis la hindopacifikan lingvaron. Li pli poste (ĉ 1980) klasifiskis ĉiujn lingvojn de Ameriko en tri grandajn familiojn, inter alie la amerindan. Same kiel hindoeŭropeistoj malakceptadis ideon ke la hindoeŭropa povas esti parenca kun iu ajn alia lingvaro, la amerikanistoj forte kontraŭis la teorion de la amerinda lingvaro. [7] Greenberg ankaŭ studis la hipotezon de eŭrazia lingvaro, kaj eklaboris por la klasifikado de la novgineaj lingvoj.

Dume en Rusio diversaj lingvoesploristoj surbaze de la laboroj kaj hipotezoj de Pedersen kaj Trompetti ekskizis eŭrazian aŭ t.n. nostratan lingvaron[8]. Laborante sendepende Aron Dolgopolski [9] kaj Vladislav Illiĉ-Svityĉ [10] atingis tre similajn konkludojn; ambaŭ grupigis lingvarojn afro-azian, hindo-eŭropan, kartvelan, uralan, altajan -al kio Illiĉ-Svityĉ aldonis la dravidan kaj aliajn kaj Dolgopolsi la eskimoaleutan kaj la ĉukĉikamĉakan - en grandan superfamilion. Vladimir Dybo [11] kiu konis ilin ambaŭ interrilatigis ilin kaj daŭrigis la laborojn de Illiĉ-Svityĉ post lia forpaso. Vitali Ŝevoroŝkin [12] plu laboris sur la nostrata hipotezo kaj eĉ esploris eblajn pli larĝajn parencecojn. Sergei Starocin[13] kaj Sergei Nikdajev[14] evidentigis la parencecon inter na-denea kaj ĉinotibeta lingvaroj, kaj skizis grandan denekaŭkazan lingvofamilion inkluzivante sinotibetan, kaŭkazan, ieneseian, nadenean (ĉino-kaŭkaza lingvaro), eŭskan kaj buruŝaskan.


John Bengston [15] kaj Merritt Ruhlen [16] en 1994, sekvante la esplorojn de Greenberg esploris grandajn datumbzojn de lingvoj el ĉiuj partoj de la mondo, kaj opinias ke ili evidentigis ke ĉiuj lingvoj de la mondo ja estas parencaj. Ilia hipotezo baziĝas sur lingva komparado, kaj ili konsideras kiel kromaj pruvoj la rezultojn de la genetikaj kaj arkeologiaj esploroj kiuj donis tute kongruan prilumadon de la homa historio.


....................
biologistoj arkeologoj
La méthode
dérive sémantique et phonétique simple : pas d'élargissement
vocabulaire fondamental stable 
comparer langues -> familles -> protolangues
comparer protolangues -> comparer familles -> familles de familles
....................

Lingva evoluo[redakti | redakti fonton]

Por atingi siajn konkludojn la lingvoesploristoj uzas metodojn : la lingva komparado kaj la rekonstruo. Laŭlonge de la lingva esplorado tiuj iloj fajniĝis kaj multaj reguloj povis esti hipotezitaj.

Lingva komparado[redakti | redakti fonton]

Lingva komparado konsistas en komparado de vortoj, radikoj kaj gramatikaj strukturoj de lingvoj. Oni povas kompari lingvojn ĉu duope, ĉu multope. En duopa komparado, oni povas trovi ĉe proksimaj lingvoj multege da komuna materialo (ekzemple inter la itala kaj la franca), ĉe pli malproksimaj lingvoj oni trovos nur iom da komuna materialo. Ĉe iuj lingvoparoj oni ĝis nun trovis nenion komunan. La multopa komparado konsistas en samtempa komparado de pluraj lingvoj; en ĉiu lingvo oni serĉos ĉu estas kognatoj; foje oni sukcesos inter deko da lingvoj trovi ke estas 3 subfamilioj kun po 3 lingvoj kiuj mem povas esti grupitaj en unu grandan familion, kaj flanke lasi iun lingvon kiun oni ne sukcesas konsideri kun parenca kun iu alia per la vortkolekto kiun oni esploras.

Komparado povas konkludi pri parenceco kiam troviĝas kolekto da radikoj kun similaj sonoj kaj simila signifo (supozataj kognatoj). Similaj gramatikaj strukturoj (pronomoj, konjugacio, deklinacio, ĝenroj, ...) estas forta indico por identigi lingvofamiliojn.

....................
Sir William Jones 1786 L'Origine des Langues, p.36) correspondances phonétiques
changements normaŭ et habituels et non 
par "paresse" PTK > BDG en intervocalique 
i e e U o o p ph f b ß b t th d dh d k kh x g gg ĉ c s ŝ ĵ dz z ^z
....................

Konkludoj[redakti | redakti fonton]

....................
présumés cognats -> reconstruction
....................

Kiam oni konstatas similecon inter lingvoj oni povas fari kvar hipotezojn:

  • hazarda koincido; povas escepte okazi, sed kiam ĝi ripetiĝas sur dekoj da vortoj kaj gramatikaj strukturoj estas tute neverŝajne ke hazardo povas iel roli.
  • onomatopea etimologio: por vortoj formitaj per imitado de bruo, oni povas trovi koincidojn. Lingvistoj sekve flakenmetas tiajn vortojn el siaj esploroj ĉar ili estas maloftaj kaj ne sekvas la ĝeneralan regulon ke ne estas rilato inter la sonoj kaj signifo de vortoj. Unu escepto estas uzo de la vokaloj i kaj a uzataj respektive por montri ion proksiman kaj malproksiman (ici/là, hier/da).
  • pruntado: estas ofta fenomeno inter lingvoj parolataj de malsamlingvaj popoloj kiuj rilatas inter si; pruntojn oni povas identigi kaj ankaŭ la pruntodirekton (ĉu lingvo A pruntis de lingvo B aŭ inverse); pruntoj povis esti okazintaj antaŭnelonge kaj estas facile identigeblaj kaj foje antaŭ pli longa tempo kaj tiukaze pli malfacile evidentigebla
  • komuna fonto: plej ofte, kiam vortoj similas en malsamaj lingvoj, la plej logika klarigo estas ke ili fontas el sama vorto en sia komuna pralingvo.

Rekonstruo[redakti | redakti fonton]

Rekonstruo konsistas en rekreo de pralingvo konante idajn lingvojn. Tio eblas ĉar oni sukcesis identigi regulojn de lingvoevoluo, sekve el rezultantaj nunaj formoj (kaj signifoj) oni povas dedukti la primitivan formon (kaj signifon) el kiu ĝi fontas. La reguloj estas konataj: oni scias al kiuj sonoj povas evolui difinitaj sonoj, la sama regulo validas por la tuta vortprovizo de la pralingvo kaj de ĉiuj idaj lingvoj. Tamen estas esceptoj: sed ankaŭ por la esceptoj estas konataj reguloj. Esceptoj povas esti klarigitaj pro logo de alia vorto (vorto evoluas ne laŭregule sed emas simili al iu alia ofta vorto al kiu ĝi iel rilatas), pro internaj harmoniaj reguloj (iu sono evoluas pro la ĉeesto de iu alia aparta sono en la sama vorto), pro iu nun kaŝita kaŭzo (ekzemple : poste malaperinta malsameco de vortakcentado). Estas sciate ankaŭ ke iuj evoluoj ne jam atingis la tuton de la vortprovizo sed ekzemple nur la plej ofte uzatajn vortojn (malpli ofte uzataj vortoj ankoraŭ havas arkaikan formon). La realo estas konklude ege komplika: tamen oni sukcesis priskribi multajn lingvoevoluajn fenomenojn kiuj estas regulaj kaj antaŭdireblaj.

Oni relative facile povas rekonstrui ne tro malproksimajn pralingvojn, des pli ke oni disponas pri abunda materialo (vasta vortprovizo, multaj identigitaj kognatoj en pluraj lingvoj). En iuj kazoj la materialo estas tre magra kaj rekonstruo estas tre malfacila. Por la hindoeŭropa kaj urala lingvaroj oni disponas pri proskimume 2000 radikoj, por la dravida pli ol 5000 sed por iuj lingvofamilioj apenaŭ kelkajn centojn.

Lingva drivo[redakti | redakti fonton]

Lingvoj evoluas ĉar homgrupoj disiĝas en frakciojn kiuj ne plu rilatas inter si. Dum paso de la jarcentoj la maniero elparoli vortojn ŝanĝiĝas, la signifo de la vortoj ŝanĝiĝas kaj eĉ foje nova radiko anstataŭas la antaŭan. El la prahindoeŭropa *kwon > hund (de) hound (en) canis (la) > chien (fr) cane (it) Sed en la angla la vorto 'dog' anstataŭis la vorton 'hound' kiu alprenis apartan signifon kaj en la hispana aperis la vorto 'perro'. Tiuj ŝanĝoj estas neantaŭvideblaj kaj malfacile klarigeblaj. Ili okazas hazarde dum la tempopaso. Ju pli da tempo pasis, des pli da tiaj ŝanĝoj povas okazi. Ankaŭ povas okazi pruntoj al najbaraj lingvoj: ekzemple la angla tre malsamas de la germana al kiu ĝi intime parencas ĉar ĝi pruntis pli ol 10000 vortojn de la franca post la 11a jarcento.

Lingva parenceco estas des pli proksima ju pli malfrue okazis la disiĝo de la diversaj homgrupoj. Tio estis evidentigita ĉe popoloj kies historion oni bone konas, precipe tiuj popoloj kiuj lasis skribajn spurojn dum jarcentoj. Ekzemple ni disponas pri tekstoj en la latina (el diversaj jarcentoj) en la prafranca, la prahispana, la nunaj franca kaj hispana; el tiŭ mateialo oni povas observi precize kiel tiuj lingvoj evoluis. Ni ne disponas pri tiom multaj dokumentoj por la plej granda nombro de la lingvoj de la mondo kaj devas elturniĝi alimaniere por esplori la pasinton.

Lingva evoluo konklude estas rekte ligita al la historio de la homgrupoj: kie ili vivis? kun kiaj teĥnologioj? kun kiuj najbaroj? kiam ili migris? laŭ kiu vojo? ktp. Por solvi lingvajn demandojn arkeologiaj kaj genetikaj indicoj povas multe helpi prilumi mallumajn punktojn.

...................
remplacements éliminations 
p170 évolution par scission, différenciation linguistique et génétique analogue et proportionnelle au temps écoulé depuis la scission
L'arbre génétique permet d'extrapoler l'arbre linguistique (prouvé au niveau supérieur) extrapolé (de gen-> ling) au niveau inférieur
....................

Historio de la homaro[redakti | redakti fonton]

Aparta artikolo : Historio de la homaro La nuna homa subspecio Homo sapiens sapiens aperis antaŭ 200 ĝis 300 mil jaroj en Afriko. sur la tero tiam vivis aliaj hamaj specioj en Afriko, kaj de Eŭropo ĝis orienta kaj suorienta Azio, sed nek en Ameriko nek en Aŭstralio. Antaŭ proksimume 100 mil jaroj parto de la tiama homaro forlasis Afrikon kaj ekmigris al Azio. Tio estas la unua plej frua profunda disiĝo kiun evidentigis genetikistoj.

En Afriko la homaro disiĝis al tre multaj diversaj grupoj kun pli granda diverseco inter si ol ekzistas inter ĉiuj neafrikaj homgrupoj : tio estas unu el la pruvoj pri la afrika origino de la homo. Ĉiufoje kiam oni observas grandan diversecon en malgranda loko kaj malpli grandan diversecon disvastigita oni povas konkludi ke la grupo unue loĝis tie kei oni observas diversecon kaj parto elmigris kaj ekloĝis en foje tre malproksimajn lokojn.

La etnoj parolantaj lingvojn de la koisana lingvaro ŝajnas atesti pri plej malnova disvastiĝo en la afrika kontinento. Plej multaj el ili nun loĝas en sudokcidenta Afriko, sed restas izolitaj grupoj ankaŭ en orienta Afriko kiel spuroj de iama pli vasteco. La etnoj parolantaj lingvojn de la bantua lingvaro ŝajnas esti forlasintaj sian devenregionon en la valo de rivero Benue ĉe nuna landlimo inter Nigerio kaj Kameruno. Ili tie inventis agrikulturon antaŭ 2300 jaroj kaj de tie grupoj migris orienten kaj poste suden aliaj tuj suden. Orientaj kaj okcidentaj bantuoj renkontiĝis en la plej suda parto de Afriko kaj miksiĝis inter si. Okcidentaj bantuoj migris orienten kaj en sudorienta Afriko okcidentaj lingvoj anstataŭis kelkajn orientajn. La bantua migrado estas relative freŝa evento kiu tre rapide okazis kaj estas facile spurebla. Ĉiuj bantuaj lingvoj restis tre proksimaj kaj estas facile rimarki ĉu lingvo apartenas al la bantua lingvaro. En la devenregiono de la bantuoj estas parolataj tre multaj kaj diversaj lingvoj kiujn oni grupigis sub la nomo Nigero-konga lingvaro kies bantua lingvaro estas branĉo. Ankaŭ en tiu kazo la granda diverseco montras la devenregionon kaj la maldiverseco pruvas freŝe okazintan migradon. En Norda Afriko (inkluzive preskaŭ la tutan Saharon kaj orientan Afrikon) estas parolataj lingvoj de la afro-azia lingvaro: ŝajnas ke tiuj homgrupoj revenis laŭ inversa vojo de siaj prauloj de Azio al Afriko.

Homgrupoj sekvis la sudan marbordon de Azio kaj atingis Nov-Gineon antaŭ 40 mil kaj Aŭstralion jam antaŭ 50 aŭ 55 miljaroj. Ĉiuj lingvoj de Aŭstralio estas parencaj kvankam tre diversaj. La lingvoj de Nov-Gineo estas ekstreme multnombraj kaj ĝis nun ne tre bone konataj de lingvistoj. Ŝajnas tamen ke ili konsistigas unu grandan familion kiu diversiĝis antaŭ tre longa tempo, simile al tio kion oni observas en la koisa lingvaro.

En Eŭrazio la novvenintoj trovis antaŭe loĝintajn homojn el aliaj specioj (Neandertalo, Solo, Javanensis), kiuj ĉiuj malaperis (kaŭzo de ilia malapero estas disputata, ĉu rekte ekstermitaj de la novalveninto, ĉu forpelataj el la plej riĉaj teroj, ĉu eĉ kunfanditaj laŭ plej lastaj hipotezoj). Spuroj de unua grandskala disvastiĝo estas la denekaŭkaza lingvaro kies grupoj restas disigitaj de la pli malfrue disvastiĝintoj la eŭrazianoj: nome eŭskoj, kaŭkazoj, buruŝaskoj, kartveloj, ieniseianoj, ĉinotibetanoj. Geografie, genetike kaj lingve tiuj familioj estas tre distancaj, kion klarigus ke ili disiĝis antaŭ tre longe, disvastiĝis sur la tutan kontinenton kaj poste esti forpelitaj de novaj grupoj kiuj forpelis ilin krom en regionoj kie ili povis rifuĝi.

La eŭrazia familio entenas la uralan, la altajan, la hindoeŭropan, la afroazian, la dravidan lingvarojn kaj okupas preskaŭ la tuton de Azio de Eŭropo, Nord-Afriko kaj eĉ parton de Nord-Ameriko (Eskimoj). Ili disvastiĝis en la lastaj 15000 jaroj, kaj lastaj migradoj estas ĉu arkeologie, ĉu historie konataj. La devenregiono de hindoeŭropanoj estas Anatolio (nun en Turkio) de tie, antaŭ 8000 jaroj inventinte agrikulturon ili ekmigris okcidenten al Grekio kaj balkana dunoinsulo kiun ili ekatingis antaŭ 6000 jaroj (spuroj de tio estas la greka, la albana kaj malaperintaj iliria, friĝia kaj traka). De tie ili migris norden al nuna Germanio kaj Pollando (4000). sekvante alian vojon aliaj grupoj atingis Italion Francion (3000) kaj disvastiĝis ĝis Britio kaj ibera duoninsulo (2000). Alia branĉo migris el Anatolio orienten al Irano kaj Barato, kie ili nun skeme okupas la nordon de la lando lasante la sudon al la dravidoj. En pli proksimaj tempoj uralanoj migris al Eŭropo : temas pri la finnoj kaj la hungaroj kiuj atingis siajn nunajn loĝlokojn en historia tempo, dum iliaj parencoj plu loĝas ĉirkaŭ Uralo.

La etnoj parolantaj lingvojn de la aŭstronezia lingvaro ankaŭ rapide disvastiĝis. Ili parencas de iuj aziaj familioj grupigitaj en la aŭstrika superfamilio kiuj inkluzivas mjao-jaajn, daikajn (taja, laoa), mundajn kaj mon-kmerajn lingvarojn. La praaŭstronezianoj forlasis Sudokcidentan Azionkaj atingis Tajvanon antaŭ 6000 jaroj. De tie ili ekmigris sur la Oceano suden al Filipinoj, Malezio kaj Indonezio (5000). De tie iuj migris okcidenten ĝis Madagaskaro (3200) kaj orienten tra ĉiuj insularoj de Pacifiko (Melanezio: Samoao, Marianoj, Gvamoj, Mikonezio kaj Polinezio por laste atingi Havajon, Paskinsulon kaj Novzelandon (nur antaŭ 1200 jaroj).

Aŭstronezianoj same kiel bantuoj kaj hindoeŭropanoj rapide disvastiĝis antaŭ relative malmulta tempo pro la sama kaŭzo : invento de agrikulturo. Tiuj tri grupoj estis la plej facile identigeblaj por lingvistoj ĉar la lingva drivado konservis al ĉiu el tiuj apartaj lingvaroj facile rekoneblajn trajtojn. Ĉiuj aliaj lingvofamilioj disiĝis de pli da tempo ol tiuj tri. Sekve la spuroj de parenceco inter tiuj aliaj grupoj estas malpli facile evidentigebla.

En antaŭe senhoman Amerikon envenis unuaj homoj antaŭ 11500 jaroj kaj en proksimume mil jaroj ili disvastiĝis ĝis la ekstrema sudo de Sud-Ameriko. Ĉiuj etnoj de Sud-Ameriko (antaŭ la veno de la eŭropanoj) apartenas al la sama lingvofamilio kiun Greenfeld nomis amerinda. Pli poste (inter 10 kaj 5 mil jaroj antaŭ nun) envenis la nadeneoj. Eskimoj venis plej laste kaj migris de norda Siberio ĝis Gronlando.

Ĉiuj tiuj migradoj okazis en la prehistorio aŭ en la protohistorio. La nuna disvastiĝo de la lingvoj estas klarigita de pli malfruaj migradoj okazintaj dum historia tempo kaj ĝenerale bone konataj : el Italio romioj disvastigis sian lingvon al tiuj landoj kiuj nun parolas latinidan lingvon (Francio, Belgio, Svisio, Hispanio, Portugalo, Rumanio), ĝermanoj el siaj loĝlokoj en orienteŭropo disvastiĝis okcidenten kaj norden (Skandinavio, Britio, Germanio, Nederlando), araboj el araba duoninsulo disvastiĝis okcidenten ĝis Maroko kaj en Mezorienton (Irako, Sirio,...), Turkoj el centra Azio atingis la nunan Turkion. Ekde la 16a jarcento eŭropanoj (portugaloj, hispanoj, angloj, nederlandanoj, francoj) disvastiĝis al Ameriko, Azio, Afriko, Aŭstralio kaj komplete ŝanĝis la mondan lingvan mapon. Ĉinoj ekmigris al Tajvano ekde la 17a jarcento.


Lingva familio[redakti | redakti fonton]

  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso SVG_linguistic_maps
  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Linguistic_maps_of_the_world
  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Linguistic_maps_of_Africa

    Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. Tria Prelego al la azia societo de Kalkato L'origine des langues, p.36)
    2. sanskrita, latina, nalvgreka, persa, sanskrita, araba legipova: hebrea, turka, hinda, bengala, germana, hispana; supraĵe studis : tibeta, ĉina, japan, rusa, kopta, amhara
    3. l'origine des espèces 1859 L'origine des langues, p.176
    4. William Dwight Whitney en:William Dwight Whitney 1867 L'Origine des Langues, p.82
    5. Kontraŭis Theodora Bynon 1977 OdL p143 Calvert Watkins 1990 OdL p145
    6. Alfredo Trombettiangle : en:Alfredo Trombetti Kategorio:Ligilo al bezonata traduko
    7. Kontraŭis Truman Michelson, algonkinisto, Pliny Goddard, atabaskisto, Franz Boas (en:Franz Boas)
    8. Nostrata lingvaroangle : en:Nostratic Kategorio:Ligilo al bezonata traduko
    9. Aron Dolgopolskiangle : en:Aron Dolgopolski Kategorio:Ligilo al bezonata traduko
    10. Vladislav Illiĉ-Svityĉangle : en:Vladislav Illitch-Svitytch Kategorio:Ligilo al bezonata traduko
    11. Vladimir Dyboangle : en:Vladimir Dybo Kategorio:Ligilo al bezonata traduko
    12. Vitali Ŝevoroŝkinangle : en:Vitali Chevorochkin Kategorio:Ligilo al bezonata traduko
    13. Sergueï Starotcinangle : en:Sergueï Starotsine Kategorio:Ligilo al bezonata traduko
    14. Sergei Nikdajevangle : en:Sergei Nikdajev Kategorio:Ligilo al bezonata traduko
    15. John Bengstonangle : en:John Bengston Kategorio:Ligilo al bezonata traduko
    16. Merritt Ruhlenangle : en:Merritt Ruhlen Kategorio:Ligilo al bezonata traduko

    Eksteraj ligiloj: prilingvaj retejoj[redakti | redakti fonton]

    Ŝablono:El2 Ŝablono:El2 Enciklopedia referenca katalogo de 6909 konataj parolataj lingvoj en la mondo, verkita de SIL (angle) Ŝablono:El2 katalogo de SIL (angle) Ŝablono:El2 universitata katalogo de lingvoj de la mondo (angle) Ŝablono:El2 Katalogprojekto de Long Now Foundation celante konservi endanĝerigitajn lingvojn en dekmiljara perspektivo (angle) Ŝablono:El2 (hispane) Ŝablono:El2 informoj pri 2000 lingvoj kompilitaj de lingvisto Zhang Hong (angle) Ŝablono:El2 (germane, france, itale) Svisa asocio kiu tradukadas Biblion en multajn lingvojn Ŝablono:El2 katalogo de indiĝenaj lingvoj (nordamerikaj kaj aliaj) (angle) Ŝablono:El2 retejo verkita de Jacques Leclerc franclingva kanada esploristo (france) Ŝablono:El2 kreitaj de "Muturzikiña", eŭska lingvoesploristo (katalune, germane, angle, hispane, eŭske, france, itale, japane, koree, nederlande, portugale, ruse, ĉine)