Uzanto:Donald BROADRIBB

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi naskiĝis en 1933, en Usono, sed transiris al Aŭstralio en 1962. Mia unua profesio estis studado kaj universata instruado pri antikvaj lingvoj, sed poste mi studis en la C.G.Jung-Instituto en Zuriko (Svislando), kaj tie estis trejnita kiel Analiza Psikologio [La Jung-a skolo de psikanalizo], ricevante mian diplomon en 1974. De tiam ĝis mia emeritiĝo mi profesie laboris kiel psikologo kaj en privata praktikado kaj en psikiatria kliniko. Du libroj miaj aperis en la angla lingvo: The Dream Story (nun eldonata de Inner City Books en Kanado) kaj The Mystical Dimension: C. G. Jung and the Religious Dimension (eldonita en Sidnejo en Aŭstralio, jam elĉerpita).