Uzanto:Esocom

El Vikipedio, la libera enciklopedio

vizitu:frali.net

Ĉu "oklo" taŭgas?[redakti | redakti fonton]

Ĉu vi konas la plej novan germanan vorton „sitt“? Ĝi signifas: malsoifa, sattrinkinta. Estis interesa fenomeno, ke oni sentis mankon de la vorto sata rilate trinkadon kaj faris konkurson por inventi plej taŭgan esprimon. Eĉ la Duden-redakcio trovis ĝin konvena por la lingvo kaj volas transpreni ĝin en la Duden-vortaron, se ĝi estos sufiĉe ofte uzata.

Ĝis nun mi supozis, ke nur esperantistoj arogas al si publike proponi novajn terminojn. Nun ankaŭ la germanoj, nekredeble! Almenaŭ estis ĉi foje ne anglece sona vorto.

Tiu okazaĵo kuraĝigas min pledi por la vorto oklo, kiun jam proponis Hermann Tautorat. Ĝi estas laŭ mi pli taŭga vorto ol okulvitroj: Kio estas la pluralo de okulvitroj? Mi trovas la solvon „paroj da okulvitroj“ monstra kaj kontraŭ la regula, senescepta sistemo pluraligi vorton almetante nur „j“ kaj ne „paroj da“ antaŭ la vorto.

Ĉu estas blasfemo kontraŭ la kreinto de la Internacia Lingvo proponi anstataŭadon de unu de liaj terminoj? Laŭ mi ne. Estas nur la demando, ĉu la germanoj ekuzos sitt kaj ĉu la esperantistoj akceptas la vorton oklo.

La diferencoj inter la estontecoj de ambaŭ vortoj estas jenaj: En naciaj lingvoj la parolantoj ne estas tiom inklinaj kiel tiuj de la Internacia Lingvo. Kaj sitt estas vere artefarita. Ĉu tiuj, kiuj provas argumenti kontraŭ Esperanto per: „Esperanto ist doch diese Kunstsprache“ akceptos eron de artefariteco en sia lingvo? Ĉu tiu vorto entute necesas?

Oklo kontraŭe al tio ne estas tiom artefarita: pensu pri monoklo kaj binoklo. Se Zamenhof rederivis fraŭlo de fraŭlino (Fräulein), tiam estas laŭ mi sistemkonforme analoge agi pri oklo.

Esperanto estas genia kompromiso inter konstruiteco kaj adapteco al naciaj lingvoj. Laŭ mi la vorto okulvitroj estas troa koncedo al ĉi lasta. Kaj la vorto oklo ne estas tiom konstruita kiel sitt, tute en la limoj de la adaptsistemo de Esperanto. Mi certas: Zamenhof ne turniĝos en sia tombo.

Restas nur la demando, ĉu la esperantistoj same konservative sin tenas en Esperanto kiel en la gepatra lingvo. Se ili akceptis la vortojn gejo kaj lesbo, kiun mi trovas superfluaj (samseksemul-in-o sufiĉas) kaj kontraŭsistemaj (provu imagi la derivaĵojn gejino/lesbino!), kial la esperantistoj ne akceptu la vorton oklo?

Mi petas vin sincere: Uzu publike la proponitan, facile kompreneblan esprimon. Montru al la nacilingvanoj, ke en Esperantujo oni ja kreivas!