Uzanto:FLoJacomo/Montmorillon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.
FLoJacomo/Montmorillon
Administrado
Demografio
Geografio
vdr


Montmorillon   estas komunumo Centr-Okcidenta de Francio, sub-prefektejo de la departemento de Vieno en regiono Nova-Akvitanio. Ĝiajn loĝantojn oni nomas franclingve Montmorillonnais kaj Montmorillonnaises[1] (kaj foje Makaronoj reference al la malgranda kuko surloke produktata ekde la 19a jarcento.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Flugdistance, la urbo situas 50 km for de Poitiers, 60 km for de Châtellerault, 90 km for de Limoges, 120 km for de Angoulême, 135 km for de Niort, 140 km for de Tours, 240 km for de Bordozo kaj 350 km for de Parizo.

Geologio kaj reliefo[redakti | redakti fonton]

La regiono de Montmorillon prezentas pejzaĝon de ondoliniaj ebenaĵoj pli-malpli arbaraj, de valoj kaj de arbetaroj.

La teritorion markas ankaŭ la enesto de la urbo. La komunumon trafluas la rivero Gartempe. La kampo konsistas el 66% da erikejo, 8% da maldika silika argilo sur la altebenaĵoj de la sojlo de Potevio, 5% da argilokalkaj ebenaĵoj, 11% da aluviaj terasoj kaj 3% da mallarĝaj kavaj valoj. La domaro okupas 6 % de tiu teritorio.[2]

La urbo Montmorillon donis sian nomon al la franclingva montmorillonite, komponanto de iuj varioj de argilo. Tiu substanco estas uzata kontraŭ la gastro-enterito.

Hidrografio[redakti | redakti fonton]

La teritorion de la komunumo trafluas 25 km da riveroj, el kiuj 6 km da "Gartempe", la ĉefa el ili .

Vojoj kaj transportoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas atingebla per la trajnlinio de Poitiers al Limoges.

La malfacilan atingeblon de Montmorillon per transportiloj povas klarigi parte ĝia malfrua kresko kaj ĝia malfacilo allogi firmaojn kaja loĝantojn. En socio, kie pli kaj pli centras mastrumado de la tempo, la distanco, ne tiom spaca kiom tempa, de la teritorio de Montmorillon al la dinamika kerno de la departemento kaj de ĝia oferto de servoj (administraj, kuracaj, kulturaj, ekonomiaj, ktp.) estas ĉefa handikapo.[3]

  1. Gentilé sur le site habitants.fr Consulté le 27/09/2008.
  2. Chambre Régionale d'agriculture de Poitou-Charente - 2007
  3. Étude de KPMG pour le Conseil Général de la Vienne : FuturS en Vienne – diagnostic – novembre 2009