Uzanto:Ginette

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton, Mi faras tiun paĝon por prezenti mia celon, kaj mi esperas ke ĝi atingos la personojn, kiuj povos esti utilaj al mi. Mi venis al vikipedio por kontroli la tekston de amikino pri Nicephore Niepce, kaj mi konstatis ke restis pluraj gramatikaj eraroj. Mi provis korekti ilin, sed mi konstatis, ke miaj korektoj ne estis konservitaj. Mi ne scias, ĉu mi faris erarojn en la teknikaj gestoj, aŭ ĉu rolis la fakto ke mi ne estis enskribita kiel uzanto. Alian fojon mi revenis al tiu teksto, mi denove skribis la deziratajn korektojn kaj metis la korektitan paĝon en la rubriko "komparu" Denove, neniu utila ŝanĝo aperis en la teksto, kiu daŭre prezentis erarojn. Finfine mi petis mian enskribiĝon kiel uzanto, kaj ĉi-foje mi povis korekti kaj la korektoj estis konservitaj. Do, se mia problemo estas solvita, eble mi ne bezonos esti en iu ajn diskut-listo. Mia celo ne estas krei paĝojn, sed korekti la gramatikajn erarojn, kiam mi vidas kelkajn da ili. Mi instruas esperanton al diversaj grupoj, havas bonan sperton en gramatiko. Mi deziras nur helpi kaj ne droni en teknikajn problemojn. Mi esperas ke tiu mesaĝo atingos responsulon, kiu diros al mi, ĉu, post mia efektiva enskribiĝo, suficas alklaki "redakti" kaj "konservi" por fari la deziratajn korektojn. Por krei tekston, mi ne estas preta. Ginette