Uzanto:Karejorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KarEJO[redakti | redakti fonton]

KarEJO, Karioka Esperantista Junulara Organizo, estas la juna departamento de la Asocio de Esperanto de Rio de Janeiro (AERĴ) kaj de a Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO). Ĝi agas kiel organizo kiu ordigas la esperantistan junan movadon en la ŝtato Rio-de-Ĵaneiro.

Historio[redakti | redakti fonton]

KarEJO naskiĝis en Marto 2015 kaj ekde tiam, siaj membroj partoprenis en diversaj ŝtataj renkontiĝoj kaj naciaj kongresoj.

Celoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi havas tri celojn: 1. Partoprenigi la junulojn en e-aranĝoj 2. E-paroligi la junulojn. 3. Fari la junulojn havi oportunojn por koni siajn urbojn kaj kulturaĵojn.

Renkontiĝoj kaj Eventoj[redakti | redakti fonton]

SERPo- Semajnfina Esperantista Renkontiĝo por Pratikado Dum unu semajnfino aux feritago, la junaj esperantistoj partoprenas en diversajn ludojn, klasojn, padumadojn kaj atelierojn por praktiki la lingvon. Kutime partoprenas 30 junuloj, junuloj kaj jam sciuloj, kiuj krom paroli esperanton dum la mateno, atelierumas dum la tago kaj ĝuas/festas dum la vespero. Ĉio en Esperanto aux pri esperanto.

Kultura Provoko

ĉiam kiam eblas, la organizo invitas junulojn por partopreni en kulturaj eventoj en la urbo. Ĉefe oni iras al teatroj kaj muzeoj, sed ankaux jam okazis en kinejoj kaj foiroj. La celo estas partoprenigi junulojn kien ili kutime ne iras pro manko da mono aux alireblo. Kiam la evento estas pagenda, la organizo provas malaltigi la prezojn organizante kun la organizteamo de la loko kie la evento okazos.

Aventura Provoko

Ankaux okazas renkontiĝoj por iri al akvofaloj kaj montoj.

Simplaj Renkontiĝoj

Kelkefoje oni okazigas renkontiĝojn por babili, manĝi aux piknikumi. Nur babili kun la organizo per iu retejo kaj ĝi faros eventojn en via regiono.

Renkontiĝoj de BEJO

La lasta Vina (Vintra Aranĝo) estis organizita de KarEJO en 2018 en Paraty.

Aktuala Estraro (2018-2020)[redakti | redakti fonton]