Uzanto:Komponisto~eowiki/Kalauxrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La enirejo, propylaia, de la sanktejo.

Kalaŭrio (aŭ Kalaŭrejo) (greke: ΚαλαύρειαΚαλαυρεία; latine: Calauria) estis urbo (Poliso) sur la samnoma insulo en la Sarona golfo, sude de Ateno, Grekio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La insulo de Kalaŭrio estis en plej frua Antikvo konata kiel Εἰρήνη (Ejreno, "paco"). Tio povas indiki ke la loko estis ekde frua tempo konata kiel sanktejo. La urbo kaj la sanktejo okupas strategian lokon sur la selo inter la du plej altaj pintoj de la insulo, kio donas bonan vidaĵon de ambaŭflankaj marbordoj de la insulo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo estis proksime konektita (kaj politike kaj ekonomie kun la sanktejo de Pozidono kies unua dorika templo konstruiĝis prks. 530 a.Kr. Restaĵoj de pli malnovaj epokoj, de la mikena civilizo, troviĝis rekte sub la loko de la templo, kio montras la longan daŭron de loĝado ĉe la loko.

La suda enirejo al la templa areo. Notu ke la templo mem ne plu ekzistas.

La templo de Pozidono[redakti | redakti fonton]