Saltu al enhavo

Uzanto:Kostas Kiriakos/provejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kostas KIRIAKOS (kompleta nomo: Konstantinos G. Kiriakos). Helena esperantisto.


VIVO

Li naskiĝis la 7an de Oktobro 1945, en Nemea, Peloponezo, li studis en la atena universitato Pantios ekonomiajn kaj politikajn sciencojn kaj laboris dum 38 jaroj (1964-2002) en la Nacia Banko de Helenujo el kiu li eksiĝis kiel bank-direktoro. Li estas edziĝinta kun Lenia Kiriakopulu kaj ili vivas en Ateno.


AGADO

Li esperantiĝis en 1974 kaj ekde tiam konstante kaj senĉese estas aktivulo de Helena Esperanto-Asocio, kiel ties membro, estrarano, ĝenerala ŝekretario, vicprezidanto kaj prezidanto (1987-1993, 1999-2003). Li gvidis kursojn, publikigis artikolojn, prelegis en kaj ekster la klubejo de la asocio, li organizis diversajn asociajn kaj publikajn E-aranĝojn. Li estis intervjuita de ŝtataj kaj privataj radio-televidaj retoj kaj stacioj. Li estas membro de UEA (ekde 1976) kaj ties delegito (pri informado). Li estis vicprezidanto de la 32a IJK (Tesaloniko, 1976) kaj L.K.K-ano de la 2a Balkana E-Kongreso (Ateno, 1984). Li partoprenis certajn I.J.K-ojn kaj U.K-ojn kiel oficiala reprezentanto de la Helena Esperanto-Asocio.

Li estas: Honora Membro de la "Intenacia Societo de Amikeco kaj Bonvolo" (1984), membro de "The Inernational Directory of Distinguishid Leadership" (1996), oficiale honorigita de UEA per Diplomo pri sia Elstara Agado (2013), li estis inter la proponitaj kandidadoj por la titolo de la Esperantisto de la Jaro (2012).


E-AGADO EN INTERRETO

En 2012 li kreis kaj daŭre administras la retpaĝon de la Helena Esperanto-Asocio (www.esperanto.gr) kun blogspoto (http://www.esperanto.gr/site/index.php?option=com_wrapper&view=wrapper&Itemid=216&lang=el-GR) kaj asocia fejsbuko https://www.facebook.com/pages/Ελληνικός-Εσπεραντικός-Σύνδεσμος-Helena-Esperanto-asocio//346574312024481 En la sama jaro, 2012, li ankaŭ konstruis du fejsbuk-lokojn, la helenlingvan “Helena Esperanto-Asocio / Amikoj” (https://www.facebook.com/groups/407185489292089/) por enlanda informado kaj la esperantlingvan “Esperanto-Grekio / Nia Verda Informilo”, (https://www.facebook.com/groups/Grekio/), en kiuj li konstante afiŝas ĉiaspecajn novaĵojn, artikolojn, filmojn, fotojn, kantojn k.t.p. Li ankaŭ kreis, en 2013, imponan hompaĝon en Ipernity (http://www.ipernity.com/home/kostas.kiriakos), nome treege riĉan, grandan elektronikan muzeon de la internacia kaj precipe de la helena esperantista historio kaj movado, enhavantan milojn da fotoj en divers-temaj albumoj, multajn son- kaj vid-dokumentojn, artikolojn, intervjuojn, prelegojn k.s. preskaŭ la plenan arĥivon de la 90jara Helena Esperanto-Movado.


VERKOJ

- "Esperanto, Η Γλώσσα της Ελπίδας" (Esperanto, la Lingvo de la Espero) (1996), helenlingva, 786paĝa, verko enhavanta kaj pritraktanta la tuton de Esperanto, la strukturon de la lingvo, la detalan historion, la evoluon kaj atingojn de la esperantistaro en la daŭro de la unuaj cent jaroj, la internacian E-movadon, la ideologion, ĉion koncernantan la grandan aferon de Esperanto.

- "Διεθνής Γλώσσα Esperanto, 1887-2012, 125 Χρόνια, από το 19ο μέχρι τον 21ο αιώνα" (Internacia Linvo Esperanto - 1887-2012, 125 Jaroj – ekde la 19a ĝis la 21a jarcento) (2012), verko eldonita okaze de tutmonda festado por la 125 jaroj de Esperanto. Temas pri helenlingva, 402paĝa verko (kun pli ol 1.000 koloraj fotoj), kun riĉa materialo, freŝa, juneca, entenanta eĉ la plej lastajn interesajn informojn rilate al la internacia E-aktivado.