Uzantino:Ligata/Silk Road

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Silk Road ("Silka Vojo") estis enreta nigra bazaro kaj la unua moderna kaŝbazaro, plej bone konata kiel platformo por la vendo de kontraŭleĝaj drogoj. Kiel parto de la malhela TTT, ĝi estis funkciigata kiel kaŝita Tor-servo, tiel ke enretaj uzantoj povis uzi ĝin anonime kaj sekure sen eventuala trafik-observado.[1] La retejo estis lanĉita en februaro 2011; ĝia evoluigado komencis ses monatojn antaŭe.[2][3] Limigita kvanto da novaj vendistokontoj komence estis disponataj; novaj vendistoj devis aĉeti konton en aŭkcio. Poste, fiksita kotizo estis pagigata por ĉiu nova vendista konto.[4][5]

En oktobro 2013, la usona polic-agentejo FBI fermis la retejon kaj arestis Ross William Ulbricht, akuzante, ke li estis ĝia kaŝnomita fondinto "Dread Pirate Roberts".[6] La 6-an de novembro 2013, Silk Road 2.0 aperis enrete, funkciigata de eksaj administrantoj de Silk Road.[7] Ankaŭ ĝi estis fermita kaj la akuzita administranto estis arestita la 6-an de novembro 2014 kiel parto de internacia polica operacio nome "Operation Onymous”.

Ulbricht estis konviktita pri ok krimoj rilate al Silk Road en la Usono Federacia Kortumo en Manhattan kaj kondamnita al ĝismorta mallibero sen ebleco liberiĝi per parolo je la honoro.[8][9][10]

References[redakti | redakti fonton]

Notes[redakti | redakti fonton]

  1. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj (8 February 2015).
  2. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.
  3. Public statement from a Silk Road spokesperson 1 March 2011.
  4. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj (26 June 2011).
  5. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj (1 July 2011).
  6. Ars Technica, How the feds took down the Dread Pirate Roberts, 3 October 2013
  7. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj (30 October 2013).
  8. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.
  9. Benjamin Weiser, "Man Behind Silk Road Website Is Convicted on All Counts", New York Times, 4 February 2015.
  10. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj (4 February 2015).

[[Kategorio:Drogotrafiko]] [[Kategorio:Retejoj aperintaj en 2011]]