Tor (programaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tor

En la supera ekrankopio, la Tor Browser montras sian ĉefpaĝon -- about:tor
Programisto The Tor Project, Inc
Lasta stabila versio 0.2.7.6
(11-a de decembro 2015)
Lasta testa versio 0.2.8.1-alpha
(4-a de februaro 2016)
Operaciumo Vindozo, OS X, Linukso, FreeBSD, ktp.
Programlingvo C, Python, Rust
Lingvo(j) Multaj
Evoluigstato en evoluo
Programtipo anonima reto
Permesilo BSD
Retejo torproject.org
vdr

Tor estas libera programaro kiu faciligas komunikadojn anonimajn. Tor kaŝas la originon de la reta trafiko por enkursigi ĉiujn datumojn senditajn de la uzanto (petojn TTT-ajn, alŝutojn, IRC-an komunikadon, ktp) tra tutmonda reto de pli ol sepmil komputiloj kaj serviloj. Pro tiu enkursigo, la reta observado estas farita preskaŭ neebla.

Tor havas du ĉefajn funkciojn: ebligi la anoniman retumadon de la TTT-ejo (en la Tor-a terminaro, la clearnet [helreto]), kaj ebligi la retumadon de alterna TTT-ejo kiu oni nur povas uzi tra Tor, darknet [malhelreto].

Anonima retumado[redakti | redakti fonton]

La celo de Tor estas malkunigi la identigon kaj la kursigon, kiuj kutime estas kunigitaj. Pro tiu malkunigo, Tor esperas kaŝi la identigojn de siaj uzantoj kaj ties retajn agadojn. Tor estas realigo de la cepa kursigo (onion routing), kiu ĉifras kaj hazarde saltigas la komunikadojn de uzantoj tra tutmonda reto de relajsoj proprietitaj de volontuloj. Tiuj relajsoj uzas la ĉifradon en plur-tavola maniero (tio estas la bazo de la cepa metaforo) por sekurigi la perfektan antaŭan kaŝecon (perfect forward secrecy) inter la relajsoj, tiel Tor donas al la uzantoj privatecon je la lokoj fizikaj de siaj retoj. Krome, por sekreti kelkajn el la enigaj relajsoj (pontaj relajsoj), Tor-aj uzantoj povas eviti la interretan cenzuron se ĝi funkcias nur por bloki la IP-adresojn de la publikaj relajsoj Tor-aj.

Ĉar la IP-adresoj de la uzanto kiu sendas la komunikadon kaj la uzanto kiu ricevas la komunikadon ne ambaŭ estas neĉifradaĵoj (cleartext) je iu ajn salto en la kurso, oni kiu kaŝaŭskultas ĉe iu ajn loko sur la komunikada kanalo ne povas direkte identigi nek la sendanton nek la ricevanton. Krome, je la vidpunkto de la ricevanto, la lasta Tor-a relajso (nomita la eliga relajso [exit node]), estas la sendanto de la komunikado, anstataŭ la efektiva sendanto.

Kiel la Tor-a reto funkcias, laŭ la Electronic Frontier Foundation

Malhelreto (la reto .onion-a)[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj .onion kaj Darknet.

Tra Tor kaj la inkluzivaĵa Tor Browser, oni povas uzi malhelreton, kiu estas TTT-ejo nur uzebla tra Tor.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • I2P — alia malhelreta projekto