Saltu al enhavo

Uzanto:Lineckij

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Antaŭ iom da tempo laŭ mia peto Ĵenja Zvereva (tiama kijivanino) verkis artikolon pri nia kara urbo Kijivo, aparte pri la urba festo "Tagoj de Kijivo". Mi iomete redaktis la tekston. Legu ĝin sube.

Kijiv: ege olda, ĉiam juna, aŭ “Kiel oni festas 'kolektivan naskiĝtagon'”

Naskiĝtagojn oni kutime festas unuope (nur se oni ne estas ĝemeloj). Sed ĉu vi iam aŭdis pri kolektiva naskiĝtago, festata de kvar milionoj da homoj? Sonas iom strange? Bone, sekvu min!

La “infano” havas iom pli ol 1500 jarojn kaj nomiĝas Kijiv. Kijiv estas la ĉefurbo de Ukrainio, iom antaŭe - unu el respublikoj de Sovetunio, nuntempe - sendependa lando en Orienta Eŭropo. Multaj jaroj pasis ekde kiam ĝi ĉesis esti ĉefurbo de la granda ŝtato Kijiva Rusj (en la 13a jarcento post plena detruigo de Kijiv fare de mongol-tataroj, la ĉefurbo translokiĝis al Moskvo), sed ĝis nun la gloran urbon oni tradicie nomas “Patrino de urboj rusaj ”. Laŭ la legendo la urbo estis fondita de tri fratoj Kij, Ŝcek, Ĥoriv kaj ilia fratino Libed’. Omaĝe al la plej aĝa frato ĝi estis nomita Kijiv – urbo de Kij. Ne estas pruvoj, kiam ĝuste ĝi estis fondita, sed mi volas kredi, ke tio okazis en malfrua printempo, ĉar tiam Kijiv estas plej bela. Ĝuste tiuperiode (pli precize - dum lastaj feri-tagoj de majo) ĉiuj kijivanoj, multe enamiĝintaj al sia urbo kaj la gastoj ĝuas la feston “Tagoj de Kijiv”. Tiu festo estis lanĉita ne tiom longe antaŭe - nur de 20 jaroj, - sed ĝi fariĝis tiom kutima kaj ŝatata, ke malfacilas kredi je tio. Por naskiĝtago homoj kutime ricevas donacojn. Neniu escepto por “kolektiva naskiĝtago”! La diferenco estas nur tia, ke la festantoj mem aĉetas donacojn por si. Tradicie oni faras tion sur Andrijivsjkij dekliv-strato (ukrainlingve “dekliv-strato” estas “uzviz”) - la plej artista strato de Kijiv, kiu spirite similas al Moskva Arbat aŭ Pariza Monmartre. La strato serpente malsupreniĝas de la monteto, kie, laŭ la legendo, predikis la Apostolo Andreo. El Andrijivsjkij uzviz ne eblas reveni sen ajna donac(et)o! Ne gravas, kion vi aĉetos - ĉu la plej simplan kaj malmultekostan lignan amuleton aŭ diamantan kolieron: ili estos same karaj al vi. Tie vi povas aĉeti diversajn artaĵojn: pentraĵojn, bildojn el ligno kaj ledo, skulptaĵojn, ceramikaĵojn, vitrajn artaĵojn, la plej strangajn manĝilarojn kaj ŝakojn, valorajn ŝtonojn kaj ornamaĵojn, manfaritajn muzikilojn, brodaĵojn kaj milojn da aliaj aĵoj, kies ĝenro kaj stilo ne povas difini eĉ profesiaj art-spertuloj. Bedaŭrinde, inter veraj artistoj troviĝas ankaŭ kiĉistoj (de la germana vorto kitsch - sengusteco, sen-gustaĵo, kiuj vendas t-ĉemizojn kun portretoj de Lenin kaj Stalin kaj kun maldecaj surskriboj, ruĝajn standardojn kaj aliajn komunismajn simbolojn, sed la ĉefa varo de la kiĉistoj estas matrjoŝkoj (lignaj pupoj kun 5-6 malpli grandaj pupoj ene). Sur matrjoŝkoj ofte estas vizaĝoj de diversaj famuloj. (antaŭe la plej popularaj estis matrjoŝkoj kun vizaĝoj de Jelcin aŭ Klinton, nuntempe - kun vizaĝoj de Putin kaj Bush.) Dum la Tago de Kijiv nombro da artistoj el preskaŭ ĉiuj ukrainiaj urboj tiom grandiĝas, ke ili anticipe okupas lokojn, starigas tendojn kaj noktumas surstrate du tagojn antaŭ la festo. Artistoj kutime dividiĝas je tri “partioj”: “dekstruloj”, “maldekstruloj” kaj “centristoj”, depende de la loko, kie ili staras (la unuaj du estas pli feliĉaj, ĉar ili sukcesis okupi pli bonajn lokojn ĉe strat-randoj kaj la aliaj staras centre laŭlonge de la strato). Sed valoras ne nur la artaĵoj. Valoras ankaŭ komunikado kun tre eksterordinaraj homoj, kiuj kolek-tiĝas sur ĉi tiu strato. Artistoj povas rakonti al vi faman historieton, laŭ kiu “pasintjare (antaŭpasintjare, tri, kvin jaroj antaŭe, depende de la rakontanto) kontraŭ $500 ĝuste ĉi tie estis vendita kaduka eluzita mato, pendigita por ke ĝi sekiĝu. Ĝi estis prezentita kiel ‘postsurrealisma koncepta neoavangardisma pentrobrodaĵo. Kaj rakontanto certe “vidis tion propraokule”. Vi certe ne kredas, sed - atendu! - kiu estas tiu viro en plej bombasta vesto, tiranta sitelon kaj dekon da aliaj plej strangaj aĵoj? Oni klarigas: tio estas “fripulisto” (de la anglaj vortoj free - libera - kaj pool - tiri) - antaŭe sufiĉe fama pentristo, kiu kreis propran modernisman skolon kaj faras “novajn formojn” de arto el... rubaĵo. Eble, la historio kun la mataĉo tamen veras?.. Naskiĝtago sen floroj ne eblas! Prave, precipe en Kijiv, kie vi trovos neniun straton sen arboj laŭ ĝi. Ankaŭ la floroj multegas. Parte pro tio, ke en majo disfloras ĉiu kreskaĵo, parte pro tio, ke dum la Tagoj de Kijiv estas organizata granda konkurso de floroj. Ĉiu distrikto de la urbo preparas propran florbedon - grandegan surteran bildon el floroj. Dum longa tempo antaŭ la festo oni komencas prepari tiujn florartaĵojn. La ekspozicio kutime okazas en Parko de Gloro - grandega parko, kie troviĝas muzeo pri la Dua mondmilito. En la parko staras maketoj de militaj maŝinoj, militaj aviadiloj kaj helikopteroj. Tre impresas du tankoj, kiuj situas unu kontraŭ la alia, kun ligitaj per ŝnuregoj pafiltuboj kaj kun... floroj, pentrataj ĉie sur la tankoj. Kion oni faras dum la festo? Kurte dirante – ripozas kaj amuziĝas. Post ĉiuj 50 metroj sur ĉefaj kijivaj stratoj staras artistaj scenejoj kaj tendaroj. Vi povas kunkanti kun artistoj, danci aŭ simple stari apude, trinkante bieron. (Se kredi la ĵurnalojn, dum unu tago la kvanto da vendata biero superas la kutiman kvanton 50-foje!) Kio ankoraŭ? Vespere kutime okazas granda surstrata muzika koncerto, kies kulmino estas fajroverkoj, faritaj de kijivaj virtuozoj de pirotekniko. Mi povas longe rakonti pri Kijivaj katedraloj kun blindigaj oraj kupoloj; pri kavernoj kaj subteraj preĝejoj; pri grandega monakejo de la XI jarcento – Kijiva Kaverna Laŭro; pri ekspozicio de mikrominiaturoj, kie eblas vidi eĉ forĝitan pulon kaj ruĝan rozon en traborita homa haro kaj pri la granda sonorilo, kiu pezas pli ol 16 tunojn. Sed mi devas ĉesi... Sed, prefere foje vidi ol 100 fojojn aŭdi! Do venu en Kijiv-n kaj vidu ĉion mem!

Eugenia ZVEREVA, Ukrainio - Usono (Redaktoro de TEJO-revuo "KONTAKTO")

P.S. Se iu el la legantoj vere volos veni Kijivon en tiuj tagoj, anticipe kontaktu kun: Mikaelo Lineckij: ml @ espero.kiev.ua (forigu la spacojn ĉirkaŭ @), telefonoj: +380-44-4118907, la poŝa +380-68-7069576, ICQ: 149228024, Skype: Mikaellin aŭ Eugenia Slovaĉevskaja: es-peranro @ bigmir.net (forigu la spacojn ĉirkaŭ @), telefonoj: +380-44-4118907, la poŝa +380-68-7150065, ICQ: 338601364