Saltu al enhavo

Uzanto:Luis Elíver/Berlin Calling

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Berlin Calling estas filmo temanta pri Ickarus, fama DĴ, kiu pro emo al drogaĉoj interiĝas en frenezulejon. "Artisto" li fariĝis ne tiom malsame ol tiu , kiu aŭskultas sian propran muzikon hejme. Li pasigis sian tutan junecon en diskodancejoj. Pri muziko, la direktorino de la frenezulejo scias nenion. La direktorino studadas kazojn pri narkotikemaj artistoj kaj ŝi havas libron pri tiu fako, nome "Drogen, Kunst und Revolution", kie la kazoj pri Aldous Hŭley, Rainer Werner Fassbinder kaj eĉ la germana teroristo Andreas Baader , estas pristuditaj. "Berlin Calling ŝajnas taŭga titolo por la disko, kiel finfine post hezito de Ickarus oni adoptas. Poste, la afiŝoj pri lia disko troviĝas ĉie en la urbo. Prograsita forlasado de la drogaĉoj estas konsentita kun la flegistino. La albumo ricevas bonajn kritikojn en la gazetaro kiel "eksplodo de pura energio" kaj "lerta ambigueco". Elementaj aferoj kiel la familio ankaŭ estas pritraktitaj. Je la fino, lia frato trovas fianĉinon kaj foriras al Irlando. Je la fino, Ickarus sukcesas foriri kaj vojaĝi. Li rifuzas kokainon kaj sen drogoj finofaras sian disko-lanĉon.