Uzanto:Muelisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi estas D-ro Lajos (Ludoviko) Molnár (1940), fakkuracisto de pediatrio, infektologio kaj radiologio, prezidanto de la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo. Nia Fakgrupo fondiĝis en 1969 kaj ĝi funkcias kiel fakgrupo de la Hungaria Esperanto-Asocio. Nia fakgrupo apartenas al la Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA). La historio de la (jam pli ol 41-jara...) fakgrupo estas legebla en la rubriko "Blogo" de mia Ipernity-paĝo: http://www.ipernity.com/home/45435/139308 . En majo de 2010 kune kun mia edzino D-rino Julianna Farkas ni fondis la Internacian Laborgrupon "Medicinistoj por Esperanto" kaj ĝian diskutliston medicinistoj-por-esperanto@googlegroups.com . La membraro de tiu ĉi Laborgrupo vivas ĉi-momente en 15 landoj. Nia celo estas vigligi, fortigi la medicinistan esperanto-movadon, subteni la agadon de UMEA, servante la lingvan egalrajtecon ankaŭ sur kampo de la scienco.

En aŭgusto de 2010 mi aliĝis al Esperanta Vikipedio. Mia celo estas verki artikolojn pri diversaj infektaj malsanoj, transprenante kaj laŭeble korektante artikolojn de la dana WikiTrans, kiu ĝis nun pretigis maŝintradukojn de pli ol 2.000.000 artikoloj de la Angla Vikipedo. Ĝis hodiaŭ mi okupiĝis pri la temo de [[Boreliozo Lyme. Ĉi-jare ankoraŭ mi verkos kelkajn pli mallongajn artikolojn pri tiu ĉi malsano, poste mi komencos aliajn, infektologiajn temojn.

Plej amike --Muelisto 13:07, 18. Nov 2010 (UTC)