Saltu al enhavo

Uzanto:Patriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mia nova eksperimento










Mia nova eksperimento[redakti | redakti fonton]

Mi profesoras matematikon en klasoj, kiuj preparas al la grandaj lernejoj.

Komence de septembro, mi proponis al miaj studentoj prelegon pri lingvoj kaj, sampaŝe, pri esperanto. Multaj studentoj kaj iuj kolegoj venis al tiu renkonto. Kia bona surprizo!

Jen la plano de mia prelego

  • La franca lingvo

Kial ĝi ekzistas? Ekde kiom da jaroj?. Unu regiono de Francio, la plej forta, trudis al la aliaj sian lingvon por komuniki, komerci, riĉiĝi ktp

La franca lingvo ebligas al la gefrancoj havi la saman kulturon, ebligas al Francio esti nacio

  • La angla lingvo

Ĝia naskiĝo similas la francan. Kiam, kiel mi, oni studis dum naŭ jaroj tiun lingvon en lernejo, kian nivelon oni havas? Kion mi povis fari per tiu lingvo? Mi povas certe viziti Anglion, manĝi, dormi, aĉeti. Mi povas ankaŭ instrui matematikon en tiu lingvo. Sed paroli pri politiko, filozofio, certe ne! Tamen mi legas ĉiusemajne iujn artikolojn en la angla

  • La lingvoscienca komuniko

La tutmondiĝo, la inter-reto pli kaj pli postulas komunikojn inter la homoj. Esperanto estas do necesa.

Poste, mi donis kelkajn elementojn de la gramatiko.

Post la fino de mia prelego, iuj studentoj petis min instrui al ili la lingvon. Ekde tiam, mi instruas la lingvon al dek ok studentoj kaj al tri kolegoj, unu horon semajne. Kia feliĉo!