Uzanto:Tessone

El Vikipedio, la libera enciklopedio

http://www.polyglut.net/images/mepipe.jpg

Kristoforo TESSONE [Te-SO-ni] (1982-)

Mi estas studento je Knox-Kolegio en Ilinojo, Usono. Nun mi loĝas en Providenco, Rod-Insulo, kaj laboras je maŝintradukado el la ĉeĥa je la fakultato de komputiko de Brown-Universitato. Je Knox mi studas la rusan kaj matematikon, kaj bakalaŭriĝos en junio 2004. Poste mi esperos reveni al Rusio por esplori rusan surdan kulturon.

Mi esperantiĝis en septembro 2002, sed poste forgesis pri Esperanto pro manko de libera tempo. Mi revenis al Esperantujo en majo 2003, kaj neniam forlasos la lingvon aŭ la movadon. Mi nun tradukas "La silenteman usonanon" de Graham GREENE kaj legas ĉiujn librojn, kiuj haveblas ĉirkaŭe.