Uzanto:Thomas Guibal/Olivia Shakespear

El Vikipedio, la libera enciklopedio
{{Informkesto gravulo
| nomo                = Olivia Shakespear
| dosiero             = Olivia Shakespear.png
| grandeco de dosiero = 250px
| priskribo           = Foto de Olivia Shakespear eldonita en la ''Literary Yearbook'' de [[1897]].
| pseŭdonimo         = 
| naskonomo           = Olivia Tucker
| dato de naskiĝo    = [[17-a de marto]] [[1863]]
| loko de naskiĝo    = [[Edinburgo]] ([[Skotlando]])
| dato de morto       = [[3-a de oktobro]] [[1938]]
| loko de morto       = [[Londono]] ([[Britio]])
| profesio            = 
| nacieco             = [[Britio|Brita]]
| etno                = 
| civitaneco          = 
| edukado             = 
| alma_mater          = 
| aktivaj jaroj       = 
| ĝenro              = 
| temo                = 
| movado              = 
| notindaj verkoj     = 
| edzo/ino            = Henry Hope Shakespear
| partnero            = 
| infanoj             = [[Dorothy Shakespear]]
| rilatoj             = 
| influoj             = [[William Butler Yeats]]
| influituloj         = 
| premioj             = 
| subskribo           = 
| ttt                 = 
| montri portalon     = literaturo
}}
'''Olivia SHAKESPEAR''', denaske '''Olivia TUCKER''' (n. la [[17-an de marto]] [[1863]] - m. la [[3-an de oktobro]] [[1938]]) estis [[Britio|brita]] [[Romano|romanistino]], [[Dramisto|dramistino]] kaj artpatronino. Ŝi verkis ses romanojn, kies ĉefa temo rilatas al edzinecaj problemoj. Ŝiaj verkoj ne multe vendiĝis : ofte nur kelkaj centoj da ekzempleroj estis aĉetitaj. Ŝia lasta romano, ''Uncle Hillary'', restas rigardata kiel sia plej bona verko. Ŝi cetere aŭtoris du [[teatraĵo]]jn kunlabore kun [[Florence Farr]].

Olivia estis la filino de emeritiĝinta [[adjudanto-generalo]], kaj ricevis mallongan formalan edukadon. Ŝi tamen montriĝis klera kaj fervore interesis pri [[literaturo]]. En [[1885]], ŝi edziniĝis kun la [[Londono|londona]] [[advokato]] Henry Hope Shakespear, kaj ŝi naskis en [[1886]] ilian nuran infanon, [[Dorothy Shakespear]]. En [[1894]], danke al sia intereso pri literaturo ŝi amikiĝis kun [[William Butler Yeats]], kiu sekve fariĝis ŝia amanto ekde [[1896]]. Post la komenco de tiu amrilato deklaris Yeats, ke estis venontaj "''multaj tagoj de feliĉo''"<small><ref name = "C104">Citita en Carpenter (1988), 104</ref></small>, sed la rilato ĉesis en [[1897]]. Ili tamen konservis vivlongan amikecon kaj ofte interŝanĝis leterojn. Yeats poste edziĝis kun [[Georgie Hyde-Lees]], kiu estis la bonevino de Olivia kaj la plej kara amiko de Dorothy.

En [[1909]] Olivia fondis kaj gastigis ĉiusemajnan literaturan [[salono]]n, kiun ĉeestis [[Ezra Pound]] kaj aliaj [[Modernismo|modernismaj]] verkistoj kaj artistoj dum la sekvaj jaroj. Ŝi tiel akiris iom da influo en la londona literatura societo. Dorothy Shakespear edziniĝis kun Pound en [[1914]], malgraŭ la malentuziasma konsento de siaj parencoj. Post tiu edziĝo, Pound uzis ŝparmonon donitan de Olivia por subteni [[T.S. Eliot]] kaj [[James Joyce]]. Kiam Dorothy naskis filon, [[Omar Pound]], en [[Francio]] en [[1926]], Olivia akceptis gardi la knabon. Li vivis kun Olivia ĝis ŝia morto la [[3-an de oktobro]] [[1938]].

== Junaĝo kaj edziniĝo ==
La patro de Olivia, Henry Tod Tucker (n. en [[1808]]) devenis de [[Edinburgo]] kaj dum sia 16-a jaro aniĝis al la [[Brita Hindia Armeo]] kiel aspiranto. Li akiris la rangon de [[adjudanto-generalo]] en [[Bengalo]], kaj emeritiĝis en [[1856]] je la aĝo de 48 jaroj pro malsano. Malpli ol unu jaro post sia reveno al [[Anglio]], li edziĝis kun Harriet Johnson (n. en [[1821]]), kiu devenis de [[Bath]]. La geedzoj transloĝiĝis al [[Isle of Wight|Wight-insulo]], kie naskiĝis iliaj du filinoj, respektive Florence en [[1858]] kaj Olivia la [[17-an de marto]] [[1863]]. Ili denove transloĝiĝis al [[Sussex]], kie la tria infano, Henry, naskiĝis en [[1866]]. En [[1877]], la tuta familio enloĝiĝis en [[Londono]]n, kie la du filinoj konatiĝis kun sufiĉe frivola mondo. Olivia ofte vizitis siajn multajn patrinajn parencojn en la proksima kamparo. Ŝi precipe amikiĝis kun sia kuzo [[Lionel Johnson]] — la nura el siaj multaj onkloj kaj kuzoj, kiu ne soldatiĝis — kiu fariĝis poeto kaj amiko de [[William Butler Yeats]]<ref>Harwood (1989), 1–7, 10</ref>. Estas verŝajne, ke Olivia ricevis malgravan formalan edukadon. Ŝi eble estis edukita de kuratoroj, kaj aperas laŭ variaj dokumentoj kiel sufiĉe klera juna virino<ref name="Hassett 2010, 11">Hassett (2010), 11</ref>.

En [[1885]], Olivia edziniĝis kun Henry Hope Shakespear, kiu estis priskribita de Terence Brown en ''The Life of W.B. Yeats: A Critical Biography'' kiel "''valora''" sed "''senbrila''" homo<ref>Brown (1999), 91</ref>. S-ro Shakespear naskiĝis en [[Hindio]] en [[1849]] kaj estis la ido de [[17-a jarcento|17-a jarcenta]] familio de ŝnurfabrikantoj el la londona kvartalo [[East End]]. Lia familio, samkiel tiu de Olivia, ankaŭ havis militistan tradicion, sed estis malpli riĉa kaj prestiĝa ol la familioj Tucker kaj Johnson. Laŭ [[John Harwood]], biografisto de Olivia kaj aŭtoro de ''Olivia Shakespear and W. B. Yeats: After Long Silence'', Henry Shakespear plej verŝajne konsideris sian edziĝon kun Olivia kiel bonan oportunon por akiri pli altan socian rangon kaj pliigi sian jaran enspezon. Li estis eksa lernejano de [[Harrow]] (Londono), studis [[juro]]n kaj aniĝis al jurkabineto en [[1875]]. Henry kaj Olivia edziĝis la [[8-an de decembro]] [[1885]] kaj plenumis sian [[mielluno]]n en [[Bulonjo-ĉe-Maro]] kaj [[Parizo]]. La patro de Olivia konsentis al ili sufiĉe komfortan enspezon sub la formo de TRUST. Naŭ monatojn post la edziĝo naskiĝis ilia nura infano, [[Dorothy Shakespear|Dorothy]], la [[14-an de septembro]] [[1886]]. La geedzoj ŝajne kaj definitive ĉesis seksrilatojn post la mielluno : Olivia rapide konsciiĝis, ke ŝia edziĝo estis sena je pasio<ref>Harwood (1989), 13–16</ref>. Laŭ Alexander Jeffares, biografisto de Yeats, "''ŝi estis malegocentra, malegoisma, profunde imagema kaj kompatema kaj, ĝis ŝi renkontis Yeats, ŝi ŝajne akceptis sian malfeliĉan, senaman edziĝon''"<ref name ="J60">Jeffares (2001), 60–61</ref>.

Shakespear disigis sian jurkabineton fine de la [[1880-aj jaroj]], verŝajne pro tio ke lia ĉefa partnero deturnis klientan monon. Li anstataŭe fondis sian propran oficon. Laŭ Harwood, la tre modera konduto de Shakespear en tiu situacio evidentigis lian timidecon kaj timon pri konfliktoj. Dum tiu periodo, Olivia progrese fremdiĝis el militistaj edzinoj kaj konatiĝis kun kreskanta nombro da virinoj el la literatura mondo : Valentine Fox (malfeliĉe edziniĝinta kun bierfabrikanto el [[Kent]]) kaj Pearl Craighie, divorcita usona verkistino, kiu publikigis siajn verkojn sub la virseksa pseŭdonimo [[John Olivier Hobbes]]<ref name = "H21ff">Harwood (1989), 21–30</ref>.

== W. B. Yeats ==
=== Amikeco ===
[[Dosiero:Yeats Celtic Twilight.png|thumb|right|250px|Portreto de [[William Butler Yeats]] en [[1896]] fare de lia patro [[John Butler Yeats]].]]
Akompanate de Pearl Craighie, Olivia ĉeestis la [[16-an de aprilo]] [[1894]] literaturan vespermanĝon por celebri la publikigon de ''[[The Yellow Book]]''. Olivia kaj [[William Butler Yeats]] sidis ĉe la du ekstremoj de la tablo<ref name ="J60"/>. Yeats estis ĵus reveninta el vizito al [[Maud Gonne]] en [[Parizo]], kaj li estis en [[Londono]] por la produktado de sia teatraĵo ''[[The Land of Heart's Desire]]''<ref>Foster (1997), 140</ref>. Oni ne prezentis la du invititojn unu al la alia tiuvespere, sed Yeats, verŝajne pere de [[Lionel Johnson]] (kiu kaŭzis skandaleton dum la vespermanĝo pro sia ebrieco) petis informojn pri Olivia<ref>Harwood (1989), 31</ref><ref name = "Hassett12">Hassett (2010), 12</ref>. Olivia Shakespear faris gravan impreson al Yeats, kiu poste skribis la jenon pri tiu renkonto en siaj memuaroj : "''Mi rimarkis, vi al vide ... virinon rimarkinde belan .... Ŝi estis bongustege vestita .... kaj faris al mi impreson de senkompara malvulgareco''"<ref>Citita en Hassett (2010), 11</ref>. Kelkajn tagojn post la vespermanĝo ĉeestis Olivia reprezentadon de ''The Land of Heart's Desire'', kiu tre plaĉis al ŝi kaj emociigis ŝin. Ŝi do deziris renkonti la "''grandan kaj nigroharan''" poeton kaj petis al Johnson, ke li invitu Yeats en ŝia nomo por trinki [[teo]]n la [[10-an de majo]] [[1894]], aldonante sur la manskribita invitado : "''Mi tre ĝojus vidi vin''"<ref>Harwood (1989), 37–38</ref>. En siaj memuaroj, Yeats aludis al ŝi sub la pseŭdonimo "Diana Vernon", skribante : "''En tiu libro, mi ne povas nomi ŝin per ŝia reala nomo — Diana Vernon agrable sonoras al miaj oreloj, kaj taŭgos same bone kiel alia ajn nomo''"<ref>Yeats (1973), 74</ref>.

Ili rapide establis fortan amikecon, kaj Olivia volonte kaj kompateme aŭskultis la detalojn de lia obseda amo al Maud. Kiam Yeats poste priskribis ilian amikecon, li skribis : "''Al ŝi mi rakontis mian amĉagrenon, ja fakte obsedon, kiu neniam lasis min ĉu diurne ĉu nokte''"<ref name = "Hassett12"/>. En ''The Last Courtly Lover'', Gloria Kline sugestis, ke Olivia kaj Yeats komencis amikan rilaton surbaze de literaturaj diskutoj kaj de la volo de Yeats, ke Olivia kritiku kaj recenzu liajn verkojn<ref>Kline (1983), 18</ref>. En ''Faces and False Faces'', John Unterecker  opiniis ke amikeco restis la plej grava elemento de tiu rilato : "''ŝi trovis en Yeats, samkiel Yeats trovis en ŝi, personon por diskuti pri literaturo kaj ideoj ... ŝi estis unu el la malmultaj personoj, kun kiu li povis komplete malstreĉiĝi''". Ekzamenante la diferencojn inter Maud kaj Olivia, li skribis : "''Maud Gonne reprezentis por Yeats poezian temon kaj la "interesan" vivon, je kiu li strebis, dum Olivia Shakespear reprezentis ripozon''"<ref name="U28" />. Laŭ Kline, Yeats komparis Olivia al la diino [[Diana]] kaj Maud al [[Heleno|Helena]]. Li estis kutime ĉarmita de virinoj kun malhelaj vizaĝkoloroj : li ekzemple priskribis la haŭton de Olivia kiel "''iom pli malhela ol tiu de grekino, kaj ŝia hararo estis tre malhela''"<ref>Kline (1983), 95</ref>. Laŭ la literaturprofesoro [[Humphrey Carpenter]], Olivia aperis al Yeats kiel virino kun "''profunda kultureco, sciado de la franca, de la angla kaj de la itala''", kiu "''ĉiam ŝajnis amuziĝanta. Ŝi havis ĝentilan kaj kontempleman naturon, kaj ŝi estis laŭaspekte kontenta havi en sia vivo nenion pli ol libera tempo kaj la konversacio de siaj amikoj''"<ref>Carpenter (1988), 104</ref>. Ŝi tamen, dum tiu periodo, estis ellaboranta sian trian romanon, ''Beauty's Hour''. Yeats verŝajne legis la manuskripton, sugestis reviziojn kaj eble kontribuis al kelkaj modifoj<ref name = "F153"/>. Laŭ Foster, biografisto de Yeats, tiu amika rilato estis cetere fortigita de komuna intereso pri [[Okultismo|okultaj aferoj]]<ref>Kline (1983), 18; Foster (1997), 193</ref>. En la vidpunkto de Yeats, tiam 30-jara, la plej grava aspekto de tiu amikeco tamen certe estis la ebleco de venonta seksrilato kun virino, kion li ankoraŭ ne spertis<ref name="Hassett 2010, 11"/>. 

En [[aŭgusto]], Yeats revenis al [[Irlando]] sed daŭre interŝanĝis leterojn kun Olivia. Li interalie skribis pri Maud, kiu estis freŝdate naskinta filinon, [[Iseult Gonne|Iseult]]. En ŝiaj (malaperintaj) leteroj, Olivia verŝajne malkaŝis sian amon honeste : en [[aprilo]] [[1895]] li skribis al ŝi la jenon : "''Mi ne pli plendas pri via skribado pri amo, ol mi plendus pri portretisto daŭre pentrante portretojn''"<ref name = "H45f">Harwood (1989), 45–48</ref>. 

== Notoj ==
{{referencoj|2}}
=== Amrilato ===
Kiam li revenis al [[Londono]] post unu monato, Yeats prokrastis la viziton al Olivia kaj anstataŭe prizorgis Johnson, kiu tiam estis implikita en la proceso de [[Oscar Wilde]] kaj suferis pro [[alkolohismo]]<ref>Jeffares (1996), 84</ref>. Yeats ŝajne konvinkiĝis, ke Olivia kaj ŝia kuzo Johnson havis la samajn malperfektaĵojn, kaj li skribis : "''jen estas la sama malfirmeco, pri kiu mi pensis ... Ŝia beleco ... malhela kaj senmova, havis la nobelecon de venkitaj aĵoj, kaj ĝi povus nur vringi mian koron. Mi bezonis du semajnojn por decidi tion, kion mi devus fari''". Yeats ellaboris planon por akordigi sian deziron kun ŝia supozita malfirmeco : li postulus, ke ŝi forlasu sian edzon kaj enloĝiĝu kun li. Ĝis tiam, ilia amikeco restu platona<ref name = "Yeats86"/>.

Post kelkaj semajnoj li vizitis Olivia en ŝia domo de Porchester Square por prezenti lian decidon, sed li konsternite ricevis amdeklaron. Tion li ne atendis, tiel ke li denove forestis. Ĉar [[Maud Gonne]] ŝajnis al li neatingebla, li fine decidis, ke li ja povus dumtempe kontentiĝi per Olivia, skribante : "''se vere mi ne povus havigi la virinon, kiun mi amas, estus konsolo dumtempe dediĉi min al alia''"<ref name = "H45f"/>. Olivia pretis riski la perdon de sia filino, de siaj financa sekureco, socia rango kaj de la bonvolo de sia familio. Kvankam ŝia edzo havus bonan kialon por procesi Yeats kaj detrui lian reputacion, ŝi esperis, ke Shakespear simple preferus eviti publikan skandalon. Yeats tamen denove nervoziĝis, petante ke li kaj ŝi ambaŭ petu antaŭkonsilon de amiko (de "sponsoro" laŭ la vortoj de Yeats). Li verŝajne elektis [[Florence Farr]], dum Olivia elektis Valentine Fox — laŭ Harwood, la du sponsoroj konsilis al la du amantoj komenci amrilaton, kio eble pliembarasis Yeats<ref name = "H45f">Harwood (1989), 45–48</ref>. La [[15-an de julio]] [[1895]], Yeats kaj Olivia vojaĝis al [[Kent]] por viziti Valentine Fox. Pri la fervoja veturado skribis Yeats en siaj memuaroj : "''dum nia unua fervoja vojaĝo kunkune — ni devis pasi tutan tagon en Kent — ŝi donis al mi longan, pasian amkison. Mi estis stuporigita kaj iom ŝokita''"<ref name = "Yeats86">Yeats (1973), 86</ref>. Ili plu interŝanĝis pasiajn kisojn en variaj artgalerioj sed ankaŭ en ŝia propra domo<ref name = "C104">Carpenter, 104</ref>.

[[Dosiero:Maud Gonne .png|thumb|left|250px|Maud Gonne ĉirkaŭ la jaro [[1896]]. Olivia ĉesis sian amrilaton kun Yeats pro ties amo al Maud.]]
Ankoraŭ zorgoplena pri Lionel Johnson, Yeats turnis sin al [[Arthur Symons]] por trovi novan amikon, kaj enloĝiĝis en ĉambron proksiman de lia en [[oktobro]] [[1895]]. 

Still distressed about Lionel, Yeats turned to [[Arthur Symons]] for companionship, moving into a room adjacent to his in October 1895. Preoccupied and thinking about Maud,  he locked himself out one day while buying a cake in preparation for a visit from Olivia and her sponsor; after Olivia's visit he stayed up through the night talking to Symons about Maud.<ref>Jeffares (1996), 86–87</ref> She arrived in London a few weeks later for a brief visit.<ref>Foster (1997), 157</ref> Yeats was ambivalent about Olivia despite the advice of the sponsors; with no money to support her, he suggested she seek a legal separation (instead of a divorce),  sparing her social ostracism and financial ruin.<ref>Harwood (1989), 50–52</ref> Ezra Pound biographer Jay Wilhelm suggests Shakespear knew that Olivia loved Yeats but seemed more concerned about the loss of social status in the event of divorce, causing Yeats and Olivia to decide that "it was kinder to simply deceive him than totally abandon him".<ref name= "W14ff"/> In January 1896 Yeats moved again, into a small flat in Woburn Place, so as to be nearer to her.<ref name= "E160">Ellmann (1999),  160</ref> Finally after a charged bed-buying session, with Yeats describing "an embarrassed conversation upon the width", and  his nervousness preventing  them at first from becoming lovers, he eventually  wrote in January 1896, "at last she came to me in my thirtieth year .... and we had many days of happiness".<ref name = "C104"/> Yeats' happiness is apparent in the poems he wrote at that period, and for the duration of their affair, Olivia appears to have acted as a muse to the poet.<ref>Hassett (2010), 12, 20</ref><ref group = note>Hassett describes Yeats' "He Remembers Forgotten Beauty", published in ''[[The Savoy (periodical)|The Savoy]]'' in January 1896, as a "moving encomium to Olivia" in which she is symbolically cast as a White Goddess or lunar goddess. See Hassett (2010), 18–19.</ref>

Six months later he was in back in Ireland, and in August Olivia was visiting Valentine Fox with her husband where she received news of her father's death. She left for an extended stay in [[Torquay]] where she stayed until September before leaving for a visit to Scotland with her husband. Yeats left Ireland for Paris to visit Maud in November, and did not return to London until January 1897, with Maud following close behind and arriving in London in February.  Yeats wrote of Maud's visit: "Maud wrote to me ... she was in London & would I come to dine. I dined with her & my trouble increased—she certainly had no thought of the mischief she was doing – & at last one morning .... [Olivia] found my mood did not answer hers and & burst into tears—'There is someone else in your heart' she said. It was the breaking between us for many years". The affair ended that spring when Yeats again returned to Ireland.<ref>Harwood (1989), 56–57</ref> Olivia did not visit him again at Woburn Place for many years, according to Yeats biographer Richard Ellmann.<ref name= "E160"/>