Uzanto:Tjeri

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi naskiĝis en 1954 en Mazamet en sudokcidenta Francio, longtempe vivis en Parizo, kaj loĝas en Liono de 1998.
Mi komencis lerni esperanton en augusto 2003 per reta kurso.
Mi havas intereson pri birdoj, kino, muziko, literaturo kaj multaj aliaj aferoj.
Mi intencas verki artikolojn ĉefe pri birdoj.

23/01/04: Mi ĉesas kunlabori en ĉi tiu vana ludilo.

Eksa vikipediisto
Ĉi tiu uzanto decidis forlasi Vikipedion.


-Mi ne havas sufiĉe tempon por korekti malkorekton de korekto de miskorekto de korekto de verkitaj artokoloj.
-Se vi bezonus fidindan informon pri io ajn, ĉu vi vere serĉus ĝin en vikipedio?

Mi komprenas Vin, Vi pravas! Sed kelkfoje revizitu la Vikipedion! RK 23/01

Mi bedaŭras kontraŭstari vin, Razilklingo, mi ne samopinias ke Tjeri pravas : mi ne nomus la vikipedion ludilo. Laboro de korektado estas longa kaj malfacila kaj ne plezuriga sed necesa por atingi rezulton ke la verko fariĝu vera serioza fonto de informoj kaj de sciigoj. Arno Lagrange 09:34, 23. Jan 2004 (UTC)
Terure, ke ĝuste la plej kompetentaj personoj forlasas nin!
Ankaŭ mi ne rekomendas la Vikipedion kiel informilon, ĉar ĝi en la nuna stato estas nenio krom granda eksperimento (same kiel Esperanto, cetere). Estas ŝanco, ke iam el la kaoso formiĝos bonkvalita enciklopedio, sed tio dependas de ni ĉiuj. Ĉion bonan al vi, Tjeri! --Unukorno 11:30, 23. Jan 2004 (UTC)

Estas vero, ke sin trovas kelke da eraroj en Vikipedio sed, se en alia kaj pagenda enciklopedio vi legos artikolon pri temo, kiun vi bone konas, vi ofte trovos ne malpli da malveraj informoj. Vikipedio pensigas pri restoracio, kie la kuiristoj laboras antaŭ la vido de la gastoj: ĉi-lastaj povas esti senapetitigaj, sed ili estus grandaj naivuloj, se ili esperus trovi ion pli bonan aliloke, nur ĉar tie oni ne rajtas rigardi, kio okazas en la kuirejo. Eble ili tuj forkurus, se ili povus konstati. Keskastel 08:25, 3. Mar 2005 (UTC)

Bone dirite! --znusgy 08:37, 3. Mar 2005 (UTC)

Ĉu ekzistas restoracio kie iu ajn povas kuiri ion ajn laŭvole?