Uzanto:Ziko/Oftaj demandoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĝeneralaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kio estas Vikio?[redakti | redakti fonton]

Vikio estas teknologio de retpaĝaro, kiun la legantoj povas mem redakti; tiel ĉiuj legantoj komune verkas la enhavon. Ekzistas multaj vikioj, por diversaj kontekstoj.

Kio estas Vikipedio?[redakti | redakti fonton]

Vikipedio estas libera enciklopedio, kiu - laŭ certaj reguloj - povas esti plibonigata kaj pliampleksigata de ĉiuj. Vikipedio ekzistas en diversaj lingvaj versioj, kun po malsama enhavo kaj parte ankaŭ malsamaj reguloj.

Kio estas "frataj projektoj"?[redakti | redakti fonton]

Tiel oni nomas projektojn, kiuj estas projekto de Fondaĵo Vikimedio (vidu sube), kiel Vikipedio. La plej grava frata projekto estas Vikimedia komunejo, ĉar tie oni stokas bildojn, kiujn eblas facile enplekti en Vikipedion.

Krome ekzistas multe da projektoj kun "Wiki-" en la nomo. Sed nur malmultaj de tiuj projektoj estas frataj projektoj de Vikipedio.

Utiligo[redakti | redakti fonton]

Kiel mi trovas ion en Vikipedio?[redakti | redakti fonton]

Multaj homoj atingas Vikipedion serĉinte per serĉmaŝino. De tie ili pluklakas.

Sur la maldekstra flanko de la vikipediaj paĝoj oni trovas la serĉ-kampon "Serĉu". Tajpu tien la serĉatan esprimon. Sub la kampo vi trovas du butonojn: per "Ek!" vi serĉas la esprimon kiel nomon de artikolon. Per "serĉu" vi serĉas la esprimon ie ajn en iu artikolo.

Helpas ankaŭ la sistemo de kategorioj: Sube de artikolo vi trovas la kategoriojn, al kiuj apartenas la artikolo. Sube de Francio vi trovas la kategoriojn: Francio, Eŭropo, Eŭropa Unio, Eŭropaj landoj kaj Elstaraj artikoloj.

Kiel mi citas el Vikipedio?[redakti | redakti fonton]

Principe same kiel el aliaj retpaĝoj. Maldekstre de vikipedia paĝo vi trovas (sub "iloj") "Citu ĉi tiun artikolon". Tie legeblas konkreta propono kiel citi (kiel vortumi la citfonton). Ĉar Vikipedio estas nur konversacia leksikono, vi ne citu el ĝi por scienca laboraĵo. Escepto estas se vi ekz. esploras pri Vikipedio kaj uzas Vikipedion kvazaŭ ĝi estas historia fonto pri Vikipedio mem.

Ĉu mi rajtas uzi enhavon de Vikipedio sur mia retpaĝo?[redakti | redakti fonton]

Principe, vi devas indiki ke vi transprenis ion el Vikipedio. Plej ofte pli indas ke vi simple metas ligilon de via retpaĝo al vikipedia artikolo, ĉar artikolo povas ŝanĝiĝi.

Juraj demandoj[redakti | redakti fonton]

Al kiu apartenas Vikipedio?[redakti | redakti fonton]

Serviloj (por konservi la enhavojn), retspaco kaj la merkatnomaj rajtoj apartenas al Fondaĵo Vikimedio, kiu estas senprofitdona organizaĵo. La sidejo estas en Usono. La enhavoj (ekzemple la teksto de artikolo) estas liberaj, ĉiu rajtas utiligi ilin sen demandi kaj sen pagi al la Fondaĵo aŭ al la aŭtoroj. Oni rajtas utiligi eĉ por komercaj celoj kaj prilabori ilin. Sed: Respektu la GNU-licencon por libera dokumentado "GFDL".

Kiu pagas por la funkciado de Vikipedio?[redakti | redakti fonton]

La funkciado estas financata pere de donacoj. Pli pri tio vi trovas en jena paĝo. Ekzistas ankaŭ UEA-konto, por subteni projektojn pri la esperantlingva Vikipedio.

Kiu respondecas pri artikolo en Vikipedio?[redakti | redakti fonton]

La artikolojn skribas la vikipediistoj, komune. Pere de la "historio" de artikolo eblas eltrovi kiu verkis kion. Se vikipediisto (ĉu registrita ĉu ne) skribas ion ofendan, agas kontraŭ kopirajto ktp., polico povas identigi lin (per la IP-adreso, kiun postlasas ĉiu retumanta komputilo) kaj aranĝi punadon.

Ne respondecas Fondaĵo Vikimedio, ĉar ĝi nur disponigas la retejon kaj teknikon. Certe naciaj vikimedioj ne okupiĝas pri la enhavoj de Vikipedio, ankaŭ ne de la koncerna nacilingva.

Fidindeco[redakti | redakti fonton]

Ĉu Vikipedio estas fidinda?[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale, oni neniam plene fidu al iu verko, ĉu Vikipedio, nacia enciklopedio aŭ presita libro. Certe en Vikipedio foje troviĝas eraroj, sed ili ekzistas ankaŭ aliloke. Laŭ enketo pri la germanlingva Vikipedio (publikigita fine de 2007 en Stern), en Vikipedio estas malpli da eraroj ol en la fama enciklopedio Brockhaus.

Signo por kvalito de artikolo estas se ĝi indikas la fontojn kaj se multe da aŭtoroj kunaŭtoris.

Kiu kontrolas redaktojn?[redakti | redakti fonton]

Multaj aŭtoroj, kiuj redaktis artikolon, metas ĝin sur sian liston "atentu" / "Atentaro". Se iu ŝanĝas ion je la artikolo, tiam la vikipedia softvaro atentigas ilin, kaj ili rigardos la artikolon por kontroli la redakton. Laŭ la sperto, tio funkcias bone. Ne necesas ke vi mem eksperimentas enmetante rubaĵon en artikolon por vidi kiom rapide oni riparas la ŝanĝon - tia konduto (intence enmeti rubon) estas kondamnata "vandalismo".

Kiam oni forigas artikolon?[redakti | redakti fonton]

La vikipediistoj (praktike: la administrantoj) forigas artikolon se ĝi ne kongruas al la bazaj postuloj. Ofte temas pri sensencaĵo.