Vídeňské svobodné listy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vídeňské svobodné listy (laŭvorte: Viena Libera Gazeto) estas ĉeĥlingva gazeto de Aŭstrio aperante en ties ĉefurbo Vieno.[1] Eldonas ĝin la konsilio pri la ĉeĥa kaj slovaka minoritatoj en la Respubliko Aŭstrujo.

Historio kaj sinprezento[redakti | redakti fonton]

La eldonado komenciĝis en januaro 1946 kontinuigonte ne nur la inter 1934 kaj 1941 ekzistintan periodaĵon Vídeňské noviny sed la multon de ĉeĥlingvaj gazetarproduktoj de antaŭ 1941.[2]

Tio nur eblis kaj eblas danke al kunlaboro de diversaj grupoj de ĉeĥoj politike nesamaj. Alia gazeto de ĉeĥoj ankaŭ post 1945 orientiĝantaj al Prago estas Krajanské noviny.[3]

La artikolojn verkas honoroficuloj kaj la rubrikoj sekve ne estas regulaj. Sume ofertas oni po 22 eldonojn por jaro kaj enhavas ĉiu numero almenaŭ ok paĝojn. Dum la ferioj somera kaj kristnaska la eldono estas pli sporada. La legantaro troviĝas ĉefe en Vieno kaj en Malsupra Aŭstrio, sed ankaŭ en aliaj eŭropaj kaj eĉ neeŭropaj landoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Franz Pesendorfer kaj Marta Brousek: Auf den Spuren tschechischer Geschichte in Wien, Verband Wiener Volksbildung, Vieno 2003
  • Peter Hallama: Zwischen Volksfront und Blockbildung: Die Wiener Tschechen und die KSČ 1948-1952, libroj je demando, 7.10.2009, ISBN 9783706547109

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. artikolo pri fondiĝa datreveno - ĉe rozhlas.cz
  2. La ununuran gazeton en la ĉeĥa idiomo en Vieno eldonis jam en 1761 Leopold Kalivoda K.k. privilegierte tschechische Wiener Post-Zeitung. Ĝi aperis nur inter la 1.4. kaj la 27.6.
  3. Monika Glettler: Böhmisches Wien, Herold, Wien/München 1985, ISBN 3-7008-0307-0, p. 56