Vítězslav Hálek
Vítězslav HÁLEK (naskiĝis la 5-an de aprilo 1835 en Dolínek - mortis la 8-an de oktobro 1874 en Prago) estis ĉeĥa poeto.
En sia tempo li estis la plej alte aprezata el la ĉeĥaj poetoj; laboris kiel ĵurnalisto kaj redaktoro, literatura kaj teatra kritikisto, feletonisto, novelisto, poeto, dramverkisto.
Verkoj
- Alfréd (Alfredo, 1858)
- Večerní písně (Vesperaj kantoj, 1859)
- Mejrima a Husejn (Mejrima kaj Husejn, 1859)
- Carevič Alexej (Carido Aleksejo, 1860, dramo)
- Záviš z Falkenštejna (Záviš el Falkenŝtejn, 1861, dramo)
- Komediant (Komedianto, 1861, romano)
- Muzikantská Liduška (Muzikista Lidinjo, 1861, rakonto, filmita)
- Král Rudolf (Reĝo Rudolfo, 1862, dramo)
- Král Vukašín (Reĝo Vukaŝino, 1862, dramo)
- Sergius Catilina (1863, dramo)
- Goar (Goar, 1864)
- Amnon a Tamar (Amnono kaj Tamaro, 1866, dramo)
- Černý prapor (Nigra flago, 1867)
- Dědicové Bílé hory (Heredinto de Blanka monto, 1869)
- Náš dědeček, U panských dveří, Domácí učitel (Nia avo, Antaŭ la nobela pordo, Hejma instruisto, 1870, tri rakontoj)
- Děvče z Tater (Knabino el Tatra-montaro, 1871)
- Pohádky z naší vesnice (Fabeloj el nia vilaĝo, 1874)
En Esperanto aperis
- Profetojn ne ŝtonbatu (tr. Miloš Lukáš)
- Profeton ne ŝtonbatu (tr. Jiří Soltykovič, Nova Eŭropo 1922, 8 9)
- Peto de kantisto (tr. Jiří Kořínek)
- Poeto (tr. E. Smetánka, Fundamenta Krestomatio)
- El Vesperaj Kantoj 51 (tr. Adolf Staňura, Esperantista, 2 1948, p. 15)
- Vi ĉiuj, kiujn premas sort' (tr. J. Kořínek)