Vaŝukkani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Vaŝukanni (ankaŭ Waššukanni, Waššugganni) estis unu el la du ĉefurboj de la imperio de Mitano de la 15-a ĝis la 13-a jarcento a.K.. La urbo situis ĉe la fontoareo de rivero Ĥabur en hodiaŭa Turkio aŭ en norda Sirio. La preciza situo de la iama urbo ne estas konata. Anton Moortgat supozas ties ejon en Telo Feĥerije, unu kilometron sude de la hodiaŭa loko Ras al-Ain.

La urbon konkeris, detruis la hitita reginto Suppiluliumas la 1-a (regis ĉ.1344–1322 a.K.) en lia unua regada jaro. Li surtonigis vazalan reĝon Ŝattivaza. La urbon ĝisgrunde detruis la asira reĝo Adad-nirari la 1-a ĉ. 1290 a.K., sed oni konas malmulte pri tio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]