Mitano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mitano
-1650 – -1260

historia lando • reĝlando
Geografio
Ĉefurbo:
Tell el Fakhariya
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr
Okcidenta Azio 1500 antaŭ nia erao

Mitano estis Indo-Irana imperio en nordo de Mezopotamio, kiu ekzistis ĉirkaŭ 1500 jaroj, ĝis 1369 a.K.. Mitano ne estis tiel fama regno, kiel BabilonioAsirio, sed dum unu periodo ĝi fortiĝis. Ĝia kurtdaŭra ekzisto estas kaŭzo de tio, ke ni ne konas Mitanan arton kaj arkitekturon. La ĉefurbo de Mitano estis Vaŝukani, kiu probable situis ĉe la rivero Habur (nuntempa Sirio).

Historio[redakti | redakti fonton]

  • ĉirkaŭ 1500 antaŭ nia erao - Prospero de reĝlando Mitano dum Saustatar, kiu baldaŭ atakis Aŝuron en Asirio.
  • 15-a jc (2-a duono) - Mitano militiras en Egipton kaj kontrolas Sirion.
  • -1457 En la Batalo de Megido armeo de antikva Egiptio kaj krize venkas kontraŭ koalicio grupiganta Mitanon kaj ses siriajn aliancanojn. Rezulte la egipta faraono Tutmoso la 3-a konservis egiptan influon en la regiono. Post tiu sukceso pli da mediteraneaj kaj mezopotamiaj potencoj (Kipro, Asirio, Babilono ...) sendis tributojn al Tutmoso la 3-a dum la sekvaj jaroj kaj rekonis lian superecon.
  • -1420 - Bonaj rilatoj estas establitaj kun Egipta reĝo Tutmoso la 4-a.
  • Leteroj trovitaj en Amarna montras, ke intertraktadoj disvolviĝis cele al geedziĝo de Amenofiso la 3-a kaj mitana princino. Sed Amenofiso mortis antaŭ ties elfiniĝo; Tial, kaj pro la senco de la nomo : La belulino venis, historiistoj opinias, ke la fama edzino de la herezula faraono Amenofiso 4-a/ aĥenatono Nefertito, estis mitana princino. Cetere ŝia genta aspekto kaj ŝia aparta kufaĵo estas el Azio.
  • ĉirkaŭ 1360 - La reĝo Tuŝratta estis murdita. Post tio dinastiaj bataloj malfortigis ĝin. Mitano estis konkerita de Hitita Reĝlando kaj ĝi iĝis provinco sub la nomo de Hanigalbat.
  • ĉirkaŭ 1300 - Mitano estis konkerita de Asirio kaj post jardekoj fariĝis ĝia parto.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.