Vaisala

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vaisala Oyj estas granda finndevena firmao kiu nun okupas la unuan pozicion en la monda merkato pri radiosondiloj. Ĝi estis fondita en 1936 de la meteorologo Vilho Väisälä (1889-1969).

Historio

Post siaj studoj Vilho Väisälä fariĝis meteorologo kaj kreis diversajn mezurilojn. En 1931 Vilho, tiam departementestro de la Finna Meteorologia Instituto, vidis rusan sondilon falintan ĉe karelia landlimo inter Sovetunio kaj Finnlando. La aparato uzis radioteĥnologion kiu ĵus estis ekuzata en meteorologio. Vilho konsideris ke estis bonega ideo sed mizere ekspluatita. Li decidis plibonigi la ideon kaj post kvinjara penado finpretigis radiosondilon kiun li proklamis la plej bona en la mondo. Por produkti kaj disvendi ĝin li fondis firmaon en 1936 kiu kreskis — kaj eĉ forte plukreskadis post lia forpaso — ĝis fariĝi la plej grava provizanto de radiosondiloj en la mondo: Vaisala Grupo[1] .

Post forpaso de Vilho, lia bofilo Hannu Voipio estis elektita prezidanto de la estraro de la firmao Vaisala, dum Yrjö kiu daŭrigis la scienckulturon de la firmao estis elektita kiel honorprezidanto. La kapitalo de la firmao estis 800 milionoj da finnaj markoj en 1994. De tiam ĝi plu rapide kreskadis pro la forteco de ĝia pozicio sur la monda merkato. La kapitalo 3,5-obliĝis inter 1988 kaj 2000.

La originaj fakoj de la firmao konservis sian gravecon. Kvankam la radiosondsistemoj progresis samtempe kiel la teĥnologiaj antaŭensaltoj, la influo de la firmao restas la kapacitancomezurmetodo uzita en la sensilo. La firmao Vaisala provizas 66% de la monda merkato de altatmosferaj mezuriloj. Tiom longe kiom vivis Vilho Väisälä la merkatparto estis proksimume unu kvinono, kvankam la firmao estis la monda plej granda eksportanto de sondiloj.


Notoj kaj referencoj

  1. Vaisala Oyj disvolvas produktas kaj vendas varojn kaj servojn por mediaj kaj industriaj mezuroj

Eksteraj ligiloj

greke Väisälä facte spreadPDF (587 KiB), F.G. Lönnberg, The Finnish Academies of Technology, 2006, (ISBN 951-666-631-0) angle greke Oficiala retejo greke 70jara historio de Vaisala angle