Vilho Väisälä

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Vilho Väisälä (nask. 28-an de septembro 1889, Utra, Joensuu Kontiolahti - m. 12-an de aŭgusto 1969, Helsinki) estis finnlanda sciencisto kaj esperantisto, ano de la familio Väisälä.

Vilho Väisälä estas konata kiel esploristo de meteologio kaj inventanto de iloj por tiu celo, i.a. radiosondilo. Li estis profesoro pri meteologio en Universitato de Helsinki de 1948.

En Universala Kongreso 1969, mallonge antaŭ sia morto, Vilho Väisälä funkciis kiel rektoro de IKU.

Fratoj de Vilho Väisälä estis ankaŭ esperantistoj kaj sciencistoj. Yrjö Väisälä estis astronomo kaj Kalle Väisälä matematikisto.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Oman tien kulkijat, veljekset Vilho, Yrjö ja Kalle Väisälä (Sekvante propran vojon, fratoj Vilho, Yrjö kaj Kalle Väisälä), Olli Lehto, Ilmoitettu julkaisupäivä/vuosi: 2005, (ISBN 9789511196310)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « Vilho Väisälä » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»