Kontiolahti
| Kontiolahti · Kontiolax | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Blazono | Situo | ||||
![]() | |||||
| komunumo | |||||
| |||||
| www.kontiolahti.fi | |||||
| Gubernio | Orienta Finnlando | ||||
| Provinco | |||||
| Fondita | 1873 | ||||
| Areo | 1 029,84 km² | ||||
| Loĝantaro | 15 136 (2023) | ||||
|
| |||||
| Administrado | |||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 15 136 (2023) [+] | ||||
| Loĝdenso | 19 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 62° 46′ N, 29° 51′ O (mapo)62.76666666666729.85Koordinatoj: 62° 46′ N, 29° 51′ O (mapo) [+] | ||||
| Areo | 799,82 km² (79 982 ha) [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Kontiolahti (jen finne, svede Kontiolax) estas komunumo en la provinco Norda Karelio en Finnlando, relative proksime al la nuna ŝtata limo de Rusio, malantaŭ kiu situas la orienta parto de la eksa historia finna regiono Karelio. Ĝis la jaro 2009 ĝi ankaŭ apartenis al la tiama gubernio Orienta Finnlando. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 15 136 loĝantoj sur areo de 799,82 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 19 loĝantoj/km².
Kontiolahti estas en Norda Karelio escepta komunumo tiel, ke ĝia loĝantaro klare kreskas.
Tute aŭ parte en la komunumo Kontiolahti situas 183 lagoj, el kiuj estas la plej grandaj Höytiäinen (parte en Kontiolahti), Kangasjärvi (tute en Kontiolahti) kaj Herajärvi (parte en Kontiolahti).
En Kontiolahti situas tute aŭ parte Natura 2000-areoj Teerisaari-Sisuslahti, Arbaro de Soikkeli, Pöllönvaara-Kruununkangas, Arbaro de Paihola, Kolvananuuro kaj ĝiaj proksimaj areoj, Nacia parko Koli, Jouhteninen, Huurunlampi-Sammakkolampi-Huurunrinne, monteto Huuhkajanvaara kaj la lagetoj Heinälampi-oj de la monteto Kyykänvaara.
La teritorio havas komunan limon kun la ĉirkaŭaj komunumoj Joensuu, Juuka, Lieksa, Liperi kaj Polvijärvi.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]




