Familio Väisälä

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Familio Väisälä estas fama pro tri el siaj membroj Vilho meteorologo (1889–1969), Yrjö astronomo (1891–1971) kaj Kalle matematikisto (1893–1968). La tri fratoj estis Esperantistoj. Aperis libro pri ilia vivo :«Oman tien kulkijat».

Vilho kreis firmaon «Vaisala Oyj» kiu produktas mezuraparatojn. Tiu firmao tre prosperis eĉ ege post la forpaso de sia fondinto. Per parto de la akcioj de sia firmao li kreis fonduson je nomo de Vilho, Yrjö kaj Kalle Väisälä kiu disdonas premiojn al studentoj kaj esploristoj en la kampoj matematiko, astronomio, fiziko meteorologio kaj geodezio.

Familia historio[redakti | redakti fonton]

La leviĝo de la familio de kamparanoj al inteligenciuloj komenciĝis kun la praavo Josua Väisälä kiu estis sendita al lernejo en la fino de 18a jarcento. Ĉar tiutempe instruado estis en la sveda li estis alinomita Weissel. En la komenco de la 20a jarcento kun vigliĝo de nacia sento la familio refinnigis sian nomon. Dum la teologiaj studoj de Josua en Åbo (Turku) estis ne kompletaj, lia filo, la avo estis ordenita pastro. El liaj sep infanoj nur unu filo Johannes daŭrigis la nomon. Li kiam infano estis trafita de malsano kies sekvo estis ke lia kruro estis tute paraliziita, kaj li marŝadis nur lamante. Post diplomiĝo en la gimnazio de Kuopio, li ĉesis studi kaj eklaboris kiel komizo en lignosegejo.

Li edziĝis al Emma Jääskelä el Ostrobotnio kies patrino apartenis al edukita familio Cannelin. La paro naskis ok gefilojn el kiuj unu mortis en infanaĝo kaj la sep ceteraj fariĝis maljunaj. La kvin filoj kaj du filinoj ĉiuj diplomiĝis. La tri plej junaj Vilho, Yrjö kaj Kalle fariĝis famaj profesoroj. La kripla patro kiu ne povis multe aktivi fizike estis sciosoifa kaj komunikis sian scivolemon al siaj gefiloj. Li estis aparte lerta por inventi teĥnikaĵojn kaj krei matematikajn teoriojn. Johannes Weissel estis unu el la plej famaj volapukistoj de Finnlando[1] .

Sed malfeliĉo trafis la familion: la segejo estis forvendita, la patro maldungita, kaj li subite forpasis en 1904. Sed la familio montriĝis tre solidara, la kvar plej aĝaj gefiloj helpis por ke la plej junaj povu plu studadi.

Per la maldunga mono, la patrino povis aĉeti domon en Joensuu : ŝi ne plu bezonis la dungloĝejon en Utra, kaj la vivo de la filoj estis faciligita. Vilho studis en gimnazio de Joensuu kio esti ŝanco ĉar ĝi estis unu el la malmultaj lernejoj kiuj kondukis al plustudado en la finna lingvo. La gimnazio estis elita kaj multaj instruistoj estis doktoroj, kaj nur 15-o da lernantoj diplomiĝis ĉiujare.

La instruado estis tre orientita al lingvoj: la sveda kaj la rusa en la unua klaso, la latina en la tria, la germana kaj la greka en la kvina kaj la franca en la sesa klaso. Franca kaj greka estis opciaj sed estis eble studi ĝis ses lingvojn, el kio Vilho tiris avantaĝojn.

Sur tiu firma grundo, Vilho daŭrigis siajn lingvajn studojn : kiel plenkreskulo li ankaŭ studis la anglan, la hispanan kaj la italan kaj ankaŭ la japanan. Al tiuj lingvoj li aldonis Esperanton.

La tri fratoj (Vilho, Yrjö kaj Kalle) krome eksterlerneje memstare studis matematikon. Vilho diris ke li ne multe interesiĝas pri lerneja studo sed pli pri knabinoj, sporto kaj muziko. Tamen li estis instigita -aparte de sia frato Yrjö- serioze pritrakti matematikon, kaj li atingis bonajn rezultojn.

Firmao Vaisala[redakti | redakti fonton]

Post siaj studoj Vilho Väisälä fariĝis meteorologo kaj kreis diversajn mezurilojn. En 1931 Vilho, tiam departementestro de la Finna Meteorologia Instituto, vidis rusan sondilon falintan ĉe karelia landlimo inter Sovetunio kaj Finnlando. La aparato uzis radioteĥnologion kiu ĵus estis ekuzata en meteorologio. Vilho konsideris ke estis bonega ideo sed mizere ekspluatita. Li decidis plibonigi la ideon kaj post kvinjara penado finpretigis radiosondilon kiun li proklamis la plej bona en la mondo. Por produkti kaj disvendi ĝin li fondis firmaon en 1936 kiu kreskis — kaj eĉ forte plukreskadis post lia forpaso — ĝis fariĝi la plej grava provizanto de radiosondiloj en la mondo: Vaisala Grupo[2] .

Post forpaso de Vilho, lia bofilo Hannu Voipio estis elektita prezidanto de la estraro de la firmao Vaisala, dum Yrjö kiu daŭrigis la scienckulturon de la firmao estis elektita kiel honorprezidanto. La kapitalo de la firmao estis 800 milionoj da finnaj markoj en 1994. De tiam ĝi plu rapide kreskadis pro la forteco de ĝia pozicio sur la monda merkato. La kapitalo 3,5-obliĝis inter 1988 kaj 2000.

La originaj fakoj de la firmao konservis sian gravecon. Kvankam la radiosondsistemoj progresis samtempe kiel la teĥnologiaj antaŭensaltoj, la influo de la firmao restas la kapacitancomezurmetodo uzita en la sensilo. La firmao Vaisala provizas 66% de la monda merkato de altatmosferaj mezuriloj. Tiom longe kiom vivis Vilho Väisälä la merkatparto estis proksimume unu kvinono, kvankam la firmao estis la monda plej granda eksportanto de sondiloj.


Fonduso[redakti | redakti fonton]

En 1963 Vilho donacis 3000 akciojn de sia firmao (tio estas 22% da ili) al la Finna Akademio pri Sciencoj kaj Literaturo (Suomalainen tiedeakatemia[3]). La donaco estis ligita al la akcioj konsistiganta fonduson portantan nomon «Vilho, Yrjö kaj Kalle Väisälä» kies interezoj estu uzota por subteni studojn kaj esplorojn en la kampoj matematiko kaj natursciencoj. Vilho esprimis ke al li tre plaĉus ke la premioj estu precipe disdonotaj al esploristoj en la sciencaj fakoj kiuj estis proksimaj al li kaj al liaj fratoj. La deziro estis plenumita disdonante premiojn al esploristoj pri matematiko fiziko astronomio meteorologio kaj geofiziko.

La mona valoro de la donaco estis malfacile taksebla ĉar la firmao tiam estis posedata preskaŭ sole de Vilho Väisälä. Komence la fondaĵo ricevis modestan monsumon sur kiu hipoteza interezo estis kalkulita. Nur tiuj interezoj konsistigis la premiojn kaj en la 1970aj jaroj nur 6000 finnaj markoj estis premie donacitaj. Tiu malgranda sumo eĉ malkreskis en la sekvantaj jaroj. La disdonita sumo en 1971 ekvivalentas 6000 eŭrojn kaj en 1980 nur 2000. Post tiu plej malalta situacio la fonduso iom post iom ekkreskis, pro kaj alia kalkulmetodo de la Scienca Akademio, kaj financa bonstato de la firmao. Premioj atingis 85 000 eŭrojn en 1985. Ĝi konsiderinde plu kreskis en la 1990aj jaroj ĝis atingi 2 milionojn da eŭroj en 2001 kaj 1 milionon en la sekvaj jaroj. La fondaĵo tiam helpis al akiro de ekipaĵoj por universitatoj. La fonduso fariĝis la plej grava privata monsubtenanto en Finnlando de studentoj kaj sciencaj esploroj en matematiko, astronomio, fiziko, meteorologio kaj geofiziko.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ Jukka
  2. Vaisala Oyj disvolvas produktas kaj vendas varojn kaj servojn por mediaj kaj industriaj mezuroj
  3. Suomalainen Tiedeakatemia

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Oman tien kulkijat, veljekset Vilho, Yrjö ja Kalle Väisälä (Sekvante propran vojon, fratoj Vilho, Yrjö kaj Kalle Väisälä), Olli Lehto, Ilmoitettu julkaisupäivä/vuosi: 2005, (ISBN 9789511196310)
  • Yrjö Väisälä - Tuorlan taikuri (la sorĉisto de Tuorla), eld. Aimo Niemi, esearo pri la vivo de Yrjö, personaj memoraĵoj de homoj kiuj konis lin, precipe en la finna, parte en la sveda. (ISBN 9789519611730)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]