Valglaĉero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Granda Aleĉglaĉero estas tipa valglacero

Valglaĉero estas glaĉero kun relative limigita glacikolektoregiono respektive nutra regiono, kies ofte giganta glaĉerlango sin movas sub la influo de la gravito malsupren tra valo. Kaj la kvanto de la degelakvo kaj la flurapideco de la gaĉero varias dum la sezonoj. Maksimuman flurapidecon valglaĉeroj atingas somere. Kontrasto al valglaĉero estas ebenaĵglaĉero kaj enlanda glacio respektive glaĉerŝildo.

Kvazaŭ prototipo de glaĉero[redakti | redakti fonton]

Kvankam valglaĉeroj reprezentas nur proksimume 1 % de la glaĉerigita areo de la tero, ili estas pro sia impona aspekto por laiko kvazaŭ la prototipo de glaĉero. La proporcio de la valglaĉero estas relative alta en montaroj ekster la polusaj regionoj. Kiam la nutra regiono de valglaĉero estas sufiĉe granda kaj glaciprodukta, tiam la frunto de valglaĉera glaĉerlango povas troviĝi konsiderinde sub la klimata glaĉerlimo.

Tipaj valglaĉeroj[redakti | redakti fonton]

Tipaj valglaĉeroj estas ekzemple en Svislando Granda Aleĉglaĉero, Morteratsch-GlaĉeroUnteraar-Glaĉero. Ankaŭ ekster la polusaj regionoj valglaĉeroj povas havi gigantajn dimensiojn, kiel ekzemple Fedĉenko-Glaĉero kun longeco de 78 km en PamiroKahiltna-Glaĉero sur Mount McKinley en Alasko kun longeco de 77 km aŭ Baltoro-Glaĉero sur Karakorumo kun longeco de proksimume 57 km.