Valtero la 6-a (Brienne)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valtero la 6-a de Brienne, fare de Justin-Marie Lequien, en la kastelo de Versailles.

Valtero la 6-a de Brienne (naskiĝis ĉ. 1302 - mortis la 19-an de septembro 1356) estis francdevena militisto kaj generalo.

Li unue servis la reĝon de Napolo, kaj konkeris en 1342 potencon en Florenco. Li tamen kondutis tie kiel tirano, tiel ke li estis eksigita post unu jaro. Li rifuĝis al Francio, kie la reĝo Johano la 2-a nomumis lin kiel granda konestablo de Francio la 9-an de majo 1356. Li mortis dum la Centjara Milito okaze de la batalo de Poitiers la 19-an de septembro 1356.