Valverde de Mérida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de la vilaĝo kie videblas la kruco de la Ordeno de Santiago

Valverde de Mérida estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro. Estas tri aliaj vilaĝoj kun sama nomokomenco en la provinco.

La loĝantoj nomiĝas valverdeños. La censita populacio en 2008 estis de 2.033 loĝantoj.

Situo

Valverde de Mérida estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Vegas Bajas je kurbo de la rivero Guadiana kaj fakte okcidente de la frata komarko Vegas Altas, je altitudo de 267 m; je 72 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj nur je 10 km de Mérida, la regiona ĉefurbo, al kiu utilas kiel dormovilaĝo aŭ eĉ dormokvartalo. La surfaco de ties teritorio estas de 52,7 km².

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado, lastatempe minacata pro la projekto de konstruo de termocentralo.

Historio

La loko estis reloĝata post la "Reconquista" laŭ la fuero (propra leĝo) de Mérida de 1235. Ĝi apartenis al la Ordeno de Santiago. En 1630 ĝi sendependiĝis el tiu jurisdikcio kiam atingis la titolon de Vilaĝo per de pago de 16.000 dukatoj.

Arkeologio

Krom iknito kion valverdanoj nomigas 'la pisá la vaca' (Bovinspuro), estas antaŭromiaj kaj visigotaj restaĵoj, sed plie abundas la restaĵoj de vilaoj kiuj provizis al la romia ĉefurbo de Emerita Augusta el agrikulturaj produktoj.

Monumentoj

  • Preĝejo de Sankta Marina.
  • Ermitejo de Sankta Ana.