Vardan Mamikonjan

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vardan MamikonjanVartan Mamigonjan (armene Վարդան Մամիկոնյան), ankaŭ konata kiel sankta Vardan, (mortis en 451) estis armena militista gvidanto. La stratego, respektita pro lia kuraĝo, estas unu el la ĉefaj militistaj kaj spiritualaj gvidantoj de la antikva Armenio.

Heredanto de la princoj Mamikonjan, estis filo de Hamazaspo Mamikonjan kaj de Sahakanuŝ, filino de sankta Sahak la Granda kaj devenanto de la arsakidoj.

Li fariĝis sparapet (reganto) en 432 kaj estis kunvokita de la persoj al Seleŭkio-Ktesifono, kie li perforte devis konvertiĝi al zaratuŝtrismo. Je lia reveno en 450, Vardan reprenis sian kristanan religion kaj organizis ribeliĝon en Armenio kontraŭ la Sasanidoj. Li forpasis en la batalo de Avarajr.

Lia persona sekretario Jeghiĉe verkis la "Historion de Vardan kaj de la armena milito". Rajda statuo de Vardan stariĝas en Erevano, ĉefurbo de Armenio.