Varpo (Star Trek)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Varpo estas koncepto de ebleco pri vojaĝoj pli rapidaj ol lumo en multaj sciencfikciaj verkoj, precipe Star Trek kaj Mi, Roboto de Isaac Asimov. La ĝenerala koncepto de "warp drive" estis enkondukita de John W. Campbell en sia romano de 1931 "Insuloj de Spaco".

Kosmoŝipo ekipita per varpaj motoroj povus veturadi je rapidecoj pli grandaj ol la rapideco de lumo per multaj ordoj de grando. Kontraste al iuj aliaj fikciaj teknologioj, la fundamenta stirado ne permesas tujan vojaĝon inter du punktoj, sed pli ĝuste konsistas el mezurebla tempospaco.