Vazul Dohovics

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vazul Dohovics [dohoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dohovics Vazul estis rutena-hungara filozofo, grekokatolika pastro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1831).

Vazul Dohovics [1] naskiĝis en 1783 en Ötvösfalva. Li mortis la 13-an de decembro 1849 en Huszt.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Vazul Dohovics frekventis lernejojn en la tiama Hungara reĝlando en Ĥust, Máramarossziget, Nagyvárad, Nagyszombat kaj Ungvár. En 1811 li pastriĝis kaj li komencis sian grekokatolikan pastran laboron en Dolha. En 1828 li estis pastro en Munkács kaj samtempe ankaŭ lernejestro. Li multe laboris por konstruadoj de diversaj preĝejoj, lernejoj, paroĥejoj.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Carmen hungaricum leonino-elegiacum in laudem Agnellis Viser (1807)
  • A világ megnézéséből a teremtő s gondviselő Isten léte természetesen mutatva (1823)
  • Lexicon philosophicum (1809) - manuskripto (krome aliaj manuskriptoj latine, hungare kaj rutene)
  • diversaj filozofiaj artikoloj

Fontoj[redakti | redakti fonton]